Friedrich Bergius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Bergius

Friedrich BERGIUS (11-an de oktobro 1884, Goldschmieden, Germanio30-an de marto 1949, Bonaero, Argentino) estis germana kemiisto, kiu sukcesis direkte transformi karbopulvon kaj hidrogenon al benzino kaj ŝmiroleo, sen internaj kemiaĵoj. Pro ellaboro de la hidrogeniza metodo por tiu proceso, li ricevis dividitan Nobel-premion pri kemio en 1931 kun la same german Carl Bosch.

Bergius studis en universitatoj de Breslau (hodiaŭ Wroclaw, Pollando), Leipzig, kaj Berlino, en teknikaj altlernejoj de Karlsruhe, Hannover.

Bergius esploris ankaŭ tion ,kiel oni povas transformi lignon al sukero kaj tio plu al nutraĵoj. Tiu laboro helpis la nazian Germanion dum la dua mondmilito.