Friedrich Grillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Grillo
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1825 (1825-12-20)
en Essen
Morto 16-an de aprilo 1888 (1888-04-16) (62-jaraĝa)
en Duseldorfo
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo entreprenisto • industriisto
vdr
Friedrich Grillo, busto kiel resto de la malkonstruita monumento ĉe Grillo-Strato en Gelsenkirchen-Schalke

Friedrich Grillo, ofte mallonge Fritz Grillo, (naskiĝinta la 1825 en Essen; mortinta la 16-an de aprilo 1888 en Ludenberg ĉe Düsseldorf; kompleta nomo: Henrich Friedrich Theodor Ernst Grillo) estis germana entreprenisto kaj industriisto, kiu decide kunstampis la evoluon de la Ruhr-Regiono en la periodo de spekulanto-kompanioj.

Friedrich Grillo kaj sia vidvino Wilhelmine Grillo (1829–1904) donacis el sia posedaĵo la kostojn por la terpeco kaj du trionojn de la konstrukostoj de la urba teatrejo de Essen, kiu malfermiĝis en 1892. La teatrejo tiam ankaŭ estis eknomata Grillo-Teatrejo. La sengefila geedzoj loĝis ĉe la strato Kettwiger Straße vidalvide de la Johanopreĝejo.

Krom tio la Grillo-Strato en la Norda Kvartalo de Essen tenas lian nomon, same kiel la samnoma strato en la suda parto de la urboparto Schalke en Gelsenkirchen. En ties urbocentro ankaŭ staras gimnazio, kiu ekde 1904 nomiĝas Grillo-Gimnazio.

La karbominejo Zeche Monopol en Kamen, ekproduktanta en 1873 kaj nun eksfunkciigita, ankaŭ havis la nomon „Grillo“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]