Friedrich Gustav Piffl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kardinalo Piffl (1864-1932)

Friedrich Gustav Kardinal PIFFL, esperantigite Frederiko Gustavo Kardinalo PIFFL, (naskiĝis la 15-an de oktobro 1864 en Landskron (Bohemio, Aŭstrio-Hungario), mortis la 21-an de aprilo 1932 en Vieno) estis altranga aŭstria eklezia gravulo kaj favoranto de la Internacia Lingvo.

Piffl estis Viena ĉefepiskopo de 1913 ĝis sia morto en 1932 kaj estis nomumita kardinalo en 1914. Dum 1907-1913 li estis preposto de la konvento Klosterneuburg (Malsupra Aŭstrio), ĉe kies interna teologia altlernejo li oficis kiel profesoro. Li fondigis en 1910 la Akademion por Eklezia Muziko ("Akademie für kirchliche Musik") kaj dediĉis sin post 1918 intense al la agadoj de la karitata organizo "Caritas". Li zorgegis, ke 42 provizoraj diservejoj kiel ankaŭ 18 novaj kirkoj konstruiĝis en la Viena ĉefepiskopejo kaj 5 preĝejoj en antaŭ mallonge ankoraŭ al Hungario aparteninta Burgenlando.

Piffl fariĝis apostola administranto de Burgenlando, enkondukis la Katolikan Akcionon en Aŭstrion kaj populariĝis kiel ŝatata animzorga kaj populareca episkopo. Li estis membro de la kolorportanta katolika studenta klubo Norica (Österreichischer Cartellverband/CV).