Friedrich Hebbel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Christian Friedrich HEBBEL [Kristjan Fridriĥ Hebl] (naskita la 18-an de marto 1813 en Wesselburen; mortinta la 13-an de decembro 1863 en Vieno) estis germana verkisto.

Kiel filo de malriĉa familio Friedrich Hebbel akiris la grandan kvanton de siaj scioj aŭtodidakte. En 1835 li en Hamburgo konatiĝis kun la verkistino Amalie Schoppe, kies influo ebligis al la inteligenta junulo la studadon de juro, historio, literaturo kaj filozofio en Heidelberg kaj Munkeno. Dum la tuta studtempo (1836-39) afliktis lin malsanoj kaj financaj zorgoj; fine li dum dudek-taga piedmarŝo revenis al Hamburgo.

Optimismon fine donis la unua literatura sukceso: la tragedio Judith, aperinta en la jaro 1841. Unu jaron poste publikiĝis lia unua poemaro. Stipendio de la dana reĝo ebligis al li vojaĝojn al Francio (1843/44), Italio kaj Aŭstrio (1946). Li mortis en Vieno.

Nuntempe Hebbel estas konsiderata unu el la plej gravaj dramistoj de la 19-a jarcento. Krom dramojn li verkis ankaŭ poemojn, rakontojn kaj novelojn.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Die Nibelungen (porlerneja eldono presita proksimume en 1900)
  • Judith (tragedio, 1841)
  • Gedichte (poemoj, 1842)
  • Mein Wort über das Drama! (traktato pri dramoj, 1843)
  • Maria Magdalena (tragedio, 1844)
  • Der Diamant (komedio, 1847)
  • Neue Gedichte (poemoj, 1848)
  • Herodes und Mariamne (tragedio, 1850)
  • Agnes Bernauer (dramo, 1852)
  • Erzählungen und Novellen (rakontoj kaj noveloj, 1855)
  • Gyges und sein Ring (tragedio, 1856)
  • Gedichte (poemoj, 1857)
  • Demetrius (tragedio/fragmento, eld. 1864)
  • Tagebücher (taglibroj, verkitaj 1835-63, eld. 1885-87)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La malnova domo. (Das alte Haus.) Poemo. Tradukis Frieda Feichtinger. - En: Austria Antologio, paĝoj 54–57, kajeroj 1–4.
  • Aŭtuna bildo (Herbstbild), La blinda orgenisto (Der blinde Orgelspieler), Nokta sento (Nachtgefühl), Al la katedralo de sankta Stefano en Vieno (Auf den Dom zu Sankt Stephan in Wien). Poemoj. Tradukis Karl Friedl kaj Frieda Feichtinger. - En: Austria Antologio, paĝoj 52–57, kajeroj 16–18.
  • Gyges kaj lia ringo. (Gyges und sein Ring.) Tragedio kvinakta. Tradukis Paul Bennemann. - Leipzig: Ortsverband der Leipziger Esperanto-Gruppen (Loka Ligo de Leipzigaj Esperantistoj), 1916. - 151 paĝoj.
  • Maria Magdalena. Kvinakta burĝa tragedio. Tradukis Adolf Bischitzky. - 1-a eldono - Haida: Marto, 1922. - 79 paĝoj.
  • Vespera sento, Somera bildo, Aŭtuna bildo. – En: Übertragungen = Transkondukoj. Tradukis Guido Holz. – Messkirch: Gmeiner, 1988. – paĝoj 54-55.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]