Friedrich Kellner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Friedrich Kellner
Friedrich Kellner en 1934.
Friedrich Kellner en 1934.
Naskiĝis August Friedrich Kellner
la 1-an de februaro 1885 (nun 1885-02-01) (85-jara)
en Vaihingen an der Enz
Mortis 4-an de novembro 1970
en Lich
Profesio Justicinspektoro
Nacieco Flago-de-Germanio.svg Germanio
Edukado Goethe Reallernejo (mezlernejo)
Alma mater Mia opozicio
(Mein Widerstand)
Aktivaj jaroj 1939-1945
Temoj Dua Mondmilito
Edzo(j) Pauline Kellner
Infanoj Fred William Kellner
v  d  r
Information icon.svg

August Friedrich Kellner (naskiĝis la 1-an de februaro 1885 en Vaihingen an der Enz, mortis la 4-an de novembro 1970 en Lich) estis germana socialdemokrata Justicinspektoro kaj aŭtoro de taglibro sekrete skribita dum la Regado de la nacisocialismo. Post la milito, li klarigis la intencon de sia verko:

En tiu tempo mi ne povis lukti kontraŭ la nazioj, ĉar ili havis la povon silentigi mian voĉon. Sekve mi decidis lukti kontraŭ ili en la estonteco. Mi volis doni al la estontaj generacioj armilon kontraŭ ajna reviviĝo de tia maljusto. Mia atesto priskribus la barbarajn aktojn, kaj ĝi ankaŭ montrus la manieron ĉesigi ilin. [1][2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Familio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

August Friedrich Kellner naskiĝis la 1-an de februaro 1885 en Vaihingen der Enz, en Baden-Württemberg. Li estis la sola filo de Georg Friedrich Kellner, panisto el la vilaĝo de Arnstadt, en Turingio, kaj de Barbara Wilhelmine Vaigle, el Bietigheim-Bissingen. La gepatroj de Friedrich estis luteranoj.

Kiam Friedrich havis kvar jarojn, lia familio translokiĝis al Majenco. Tie li studis en bazlernejo[3] kaj en mezlernejo, kvankam lia patro iĝis la ĉefan paniston en "Goebels Zuckerwerk".

En decembro de 1902, 17-jara Friedrich Kellner diplomitiĝis en la Goethe Reallernejo. Li komencis labori kiel metilernanto en la palaco de Justico de Majenco. Kellner tie laboris ĝis 1933, unue kiel sekretario, poste librotenisto kaj fine kiel Justicinspektoro.

Militservo kaj geedzeco[redakti | redakti fonton]

Friedrich Kellner, 1914

En 1908 Friedrich Kellner plenumis la militservon en la rezervo de la sesa infanteria kompanio de Großherzogin-regimento[4] en Majenco.

En 1913 li edziĝis al Pauline Preuss, el Majenco. Lia sola filo, Karl Friedrich Wilhelm Kellner, naskiĝis tri jarojn poste.

Kiam komenciĝis la Unua Mondmilito, en 1914, Friedrich Kellner estis nomita denove al la aktiva servo kiel anstataŭanta oficiro en la infanteria kompanio "Prinz Carl"[5] en Worms. Li partoprenis la Batalon de la Marno, en Francio, kaj estis vundita proksimume de Reims kaj sendita por resaniĝi al la hospitalo St. Rochus, en Majenco.

Politika aktivismo[redakti | redakti fonton]

Inspector Kellner, 1923.

Malgraŭ sia lojaleco al la Imperiestro, Friedrich Kellner salutis la naskiĝon de la germana demokratio post la milito. Li iĝis politika organizanto de la ĉefa politika partio, la Socialdemokratia Partio de Germanujo (SPD). De la unuaj tagoj de la Respubliko de Weimar, li avertis pri la danĝero de la ekstremistoj, tiaj kiaj la komunistoj kaj la nazioj. En la demonstracioj, Kellner alte tenis la libron de Adolf Hitlero, Mein Kampf, kaj kriis al la homamaso: "Gutenberg, via pres-arto estis perfidata de ĉi tiu malica libro." En pluraj okazoj Kellner estis batita kaj minacita pro tio ke li estis espriminta siajn opiniojn kontraŭ la nazioj.[6][7]

Du semajnoj antaŭ ol Adolf Hitler posteniĝis kiel imperia kanceliero, kaj antaŭ ol komenciĝis serioza persekutado kontraŭ la politikaj oponantoj de la reĝimo, Friedrich Kellner translokiĝis pro sekureco kun siaj edzino kaj filo , al la vilaĝo de Laubach, Hesio, meze de la lando en kie li laboris kiel justicinspektoro en la distrikta tribunalo.

En 1935 lia filo elmigris al Usono de Ameriko por eviti esti varbita en la armeo de Hitler. Dum la pogromo de novembro de 1938, konita kiel Kristallnacht (nokto de la rompitaj kristaloj), Friedrich kaj Pauline Kellner provis helpi al siaj judaj najbaroj. Ge-Kellner estis avertitaj ke ili estus senditaj al koncentrejo se ili daŭre havus "malbonan influon" por la loĝantaro de Laubach.

Skribita raporto de nazia disktriktorespondeculo Herman Engst montras ke la aŭtoritatuloj antaŭvidis puni Kellner-on fine de la milito. Ĉar li ne plu povis malferme agi kontraŭ la potenco, Kellner decidis skribi saijn pensojn en tagĵurnalo[8] . Li deziris ke lia filo en Usono kaj ke la venontaj generacioj sciu ke demokratio ĉiam oponu al diktatoreco. Li volis instigi ĉiujn rezisti kontraŭ tiranio kaj terorismo, kaj ne lasis sin trompi de fipropagando.

Fine de la milito, Friedrich Kellner estis skribinta 861 paĝojn organizitajn en dek libroj, kiuj formis lian sekretan tagĵurnalon

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Post la milito Friedrich Kellner helpis al rekonstruo de la SPD en Laubach, kaj li iĝis la regiona prezidanto de la partio. En 1945 kaj 1946 li estis vicurbestro de Laubach, de 1956 al 1960 urbestro de la vilaĝo kaj denove vicurbestro.

Friedrich Kellner Estis estis ĉefa justicinspektoro kaj administranto de la justicpalaco en Laubach de 1933 al 1947. Li utilis kiel la kontisto-inspektoro de la distrikto en la regiona tribunalo en Giessen de 1948 al 1950. Post emeritiĝo en 1950 li plu oficis kiel jura asesoro en Laubach dum tri jaroj.

En 1968 Friedrich Kellner transdonis la dek volumojn de sia ĵurnalo, skribita sekrete inter 1933 kaj 1945, al lia usona nepo, la Instruisto Robert Scott Kellner, por ke li traduku kaj eldonu ilin. La 4-an de novembro de 1970, Friedrich Kellner mortis kaj estis entombigita flanke de sia edzino en la ĉefa tombejo de Mainz.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Sekreta taglibro[redakti | redakti fonton]

sekreta ĵurnalo da Friedrich Kellner

Fine de la milito, la taglibro de Friedrich Kellner havis 861 paĝojn organizitajn en dek volumoj. Ĝi enhavas 676 enirojn datitajn individue en skribo Sütterlin[9] kaj pli ol 500 gazeteltondaĵoj. Kellner volis ke liaj observoj ne nur detale raportu la kruelajn okazaĵojn de tiuj jaroj, sed por montri al la estontaj generacioj kiel eviti ke revenu totalisma diktatoreco, proponante firman kaj nevenkeblan reziston kontraŭ ajna ideologio kiu minacus la personan liberecon kaj ignorus la valoron de la homa vivo.

Por honori la hederaĵon de sia avo, batali la revenon de la Faŝismo kaj de la Kontraŭjudismo kaj diskuti kun reviziistoj de la Holokaŭsto, la nepo de Kellner, Robert Scott Kellner, donacis al la prezidanto de Irano, Mahmud Ahmadineĵad, ekzempleron de la ĵurnalo.

Ricevo de la verko[redakti | redakti fonton]

  • Eldonejo dea la taglibro: Friedrich Kellner, 'Vernebelt, verdunkelt sind alle Hirne,' Tagebücher 1939-1945, Wallstein Verlag Göttingen 2011, ed. Sascha Feuchert, Robert Martin Scott Kellner, Erwin Leibfried, Jörg Riecke, Markus Roth, ISBN 978-3835306363.
  • En la printempo de la 2005, dum la okazigo de la 60 datreveno de la nazia malvenko kaj la venko de Eŭropo, la ĵurnalo estis montrita en la Biblioteko George H. W. Bush de Teksaso.
  • La ĵurnalo Giessener Anzeiger kaj la grupo de Heimatkundliche en Laubach prezentis ekspozicion Friedrich Kellner en septembro de 2005 en la Heimat Museum de Laubach.
  • En la somero de la 2006 la ĵurnalo estis montrita en la Holocaust Museum de Houston, Teksaso.
  • En 2007 CCI Entertainment, kanada kinokompanio produktis dokumentfilmon pri Friedrich Kellner kaj lia nepo Roberto Scott Kellner, kun la titolo My Opposition: the Diaries of Friedrich Kellner («Mia opozicio: La ĵurnaloj de Friedrich Kellner»).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magers, , "German's war diary goes public, UPI United Press International, 28-a de marto 2005.
  2. Hogen-Ostlender, , "Ich entschloss mich, die Nazis in der Zukunft zu bekämpfen, Giessener Anzeiger, 6-a de aprilo 2005.
  3. Volksschule
  4. Infanterie-Leib-Regiment „Großherzogin“ (3. Großherzoglich Hessisches) Nr. 117
  5. Infanterie-Regiment Prinz Carl (4. Großherzoglich Hessisches Regiment) Nr. 118
  6. Schmidt-Wyk, , "Tagebücher gegen den Terror, Mainz Allgemeine Zeitung, 24-a de septembro 2006.
  7. Pritchard, , "A Promise To Keep, UMassMag.com, 2005.
  8. Schmidt-Wyk, , "Gebrauche es wie eine Waffe, Mainz Allgemeine Zeitung, 7-a de januaro 2006.
  9. de:Sütterlinschrift

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]