Friedrich Kuhlau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Kuhlau

Friedrich Daniel Rudolph KUHLAU (naskiĝis la 11-an de septembro 1786 en Uelzen; mortis la 12-an de marto 1832 en Lyngby ĉe Kopenhago) estis germana komponisto en Danio.

Vivo

Dum infano li perdis sian dekstran okulon pro akcidento. Kuhlau ricevis edukadon de Christian Friedrich Gottlieb Schwencke en Hamburgo, por eskapi la militservodevon por Francio li fuĝis en 1810 al Kopenhago, kie li estis dungita kiel flutisto kaj fariĝis reĝa kortegokomponisto post la prezentado de siaj unuaj operoj Die Räuberburg kaj Elisa, kiuj estis akceptitaj per granda aplaŭdo. Por la komponado de la dramo Elverhøj li ricevis la titolon profesoro.

Friedrich Kuhlau mortis la 12-an de marto 1832 en Lyngby kaj estas entombigita sur Assistens Friedhof.

Verkaro

Krom aliaj operoj kiel Lulu, Die Zauberharfe kaj Hugo und Adelheid li ankaŭ verkis voĉkantajn komponaĵojn samkiel instrumentajn kaj pianajn verkojn, inter ili multaj instruaj, eĉ hodiaŭ ŝatatajn sonatojn. Franz Schubert diris iam pri la sonatetoj de Kuhlau: „Ĉi tiuj veraj majstraĵoj, kvankam nur malmultajn minutojn longaj, enhavas altegan melodiecon kaj esprimpovon!“

Pli ol kvaronon de lia verkaro Kuhlau dediĉis al la fluto (sonatoj por fluto kaj piano, duetoj, tercetoj, kvarteto por 4 flutoj en E-maĵora op. 103 ktp.).

Verklisto

La biografio de Carl Thrane, „Friedrich Kuhlau“ (1886), enhavas ampleksan verkliston kaj ankoraŭ estas fundamenta. Ekzistas represaĵo de 1979.

Plua verklisto estas la tem-bibliografia katalogo de Dan Fog, Kompositionen von Friedrich Kuhlau (1977), ISBN 87-87099-09-8.

Eksteraj ligiloj