Friedrich Spitta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Spitta
Persona informo
Naskonomo Friedrich Adolf Wilhelm Spitta
Naskiĝo 10-an de januaro 1852 (1852-01-10)
en Wittingen
Morto 7-an de junio 1924 (1924-06-07) (72-jaraĝa)
en Göttingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-NurenbergoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleUniversitato de Göttingen
Familio
Patro Philipp Spitta
Frat(in)oj Philipp Spitta • Ludwig Otto Adalbert Spitta
Infano Heinrich Spitta
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto • muzikologo
vdr

Friedrich Spitta (naskiĝinta la 11-an de januaro 1852 en Wittingen, reĝolando Hanovro; mortinta la 7-an de junio 1924 en Göttingen) estis germana protestanta teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de Philipp Spitta estis en 1879 konsekrita al pastro, transprenis du jarojn poste paroĥan postenon en Oberkassel (nuntempe parto de Bonn) kaj fariĝis privatdocento ĉe la bonna universitato. En la jaro 1887 li sekvis la vokon de la universitato je Strasburgo sur la katedron por Nova Testamento kaj praktika teologio. En 1901/02 li estis ĝia rektoro.[1] En 1918 li transposteniĝis sur la katedron por praktika teologio de la universitato de Göttingen.

Spitta verkis sciencajn traktaĵojn pri variaj temoj de teologio, ekzemple sur la kampoj de praktika teologio, de Nova Testamento, de liturgiscienco kaj de himnologio.

Kun sia strasburga kolego Julius Smend de la Thomas-Preĝejo li fondis en 1896 la Monata Revuo por Diservo kaj Eklezia Arto (germana mallongigo: MGkK), kiu fariĝis plej grava komunikilo de la pli malfrue tiel nomata Pli Malnova Liturgia Movado.

Lia plej konata propra eklezia kanto estas la komunia kanto Im Frieden dein, o Herre mein laŭ Johannes Anglicus, kio troveblas en Evangelischen Gesangbuch (EG) n-ro 222 kaj en Gotteslob n-ro 473.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Konrad Klek: Spitta, Friedrich. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Volumo 24, Duncker & Humblot, Berlino 2010, ISBN 978-3-428-11205-0, p. 712 sj.
  • Klaus-Gunther Wesseling: SPITTA, Friedrich. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 10, Bautz, Herzberg 1995, ISBN 3-88309-062-X, kol. 1024–1031.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]