Friedrich Teutsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Teutsch
luterana episkopo de Transilvanio
Regado 1906 ĝis 1932
Antaŭulo Friedrich Müller
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1852 (1852-09-16)
en Sighișoara
Morto 11-an de februaro 1933 (1933-02-11) (80-jaraĝa)
en Sibiu
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo historiisto de kristanismo • historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich TEUTSCH [frIdriĥ tOjĉ], naskita la 16-an de septembro 1852 en Sighișoara), mortinta la 11-an de februaro 1933 en Sibiu, estis protestantisma episkopo en Sibiu. Li apartenis al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj. Teutsch-domo (Sibiu) portas lian nomon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Friedrich Teutsch estis filo de Georg Daniel Teutsch, lernejestro kaj poste episkopo en Sighișoara. Post gimnazia eduko li studis teologion en Hajdelbergo, Leipzig kaj Berlino. Apud teologio li interesiĝis pri historio; kiel lia patro li unue iĝis instruisto. En 1896 li ricevis postenon kiel paroĥestro en Șura Mare; en 1899 episkopo Friedrich Müller igis lin vikario (vic-episkopo).

En 1903 Teutsch iĝis urba paroĥestro en Sibiu (tiam precipe germanlingva kaj protestantisma). Post la emeritiĝo de Müller en 1906 li iĝis elektita lia posteulo kiel episkopo de Transilvanio kaj restis en tiu ofico ĝis 1932.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Teutsch eldonis pli ol 1300 publicaĵoj. Inter la pli grandaj verkoj jenas:

  • Geschichte der Siebenbürger Sachsen für das sächsische Volk, Bde. 2–4, 1907–1926.
  • Geschichte der evangelischen Kirche in Siebenbürgen, 1921–1922.
  • Die Siebenbürger Sachsen in Vergangenheit und Gegenwart.
  • Georg Daniel Teutsch, Geschichte seines Lebens

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mads Ole Balling: Von Reval bis Bukarest – Statistisch-Biographisches Handbuch der Parlamentarier der deutschen Minderheiten in Ostmittel und Südosteuropa 1919-1945, Band 2, 2. Auflage. Kopenhagen 1991, ISBN 87-983829-5-0, p. 583.
  • Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band I: Politiker. Teilband 6: T–Z. Winter, Heidelberg 2005, ISBN 3-8253-5063-0, p. 19–21.
  • Erich WennekerTeutsch, Friedrich. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 11, Bautz, Herzberg 1996, ISBN 3-88309-064-6, kolumnoj 728–733.
  • Gerhard Schullerus, Wolfram G. Theilemann (Hrsg.): Blätter vergangener Tage. Fundstücke aus dem Nachlaß des Bischofs Friedrich Teutsch. Schiller, Hermannstadt/Bonn 2008.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kirchliche Blätter aus der ev. Landeskirche A.B. in den siebenbürgischen Landesteilen Ungarns, Nr. 7, Sibiu, 16.2.1918, X. Jg. p. 58–59 (Nachrichten aus nah und fern)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.