Friedrich Teutsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monumento de Teutsch en Sibio

Friedrich TEUTSCH [frIdriĥ tOjĉ], naskita la 16-an de septembro 1852 en Schäßburg-Sighișoara (Transilvanio), mortinta la 11-an de februaro 1933 en Sibiu-Hermannstadt, estis protestanta episkopo en Sibiu. Li apartenis al la germanlingva minoritato transilvania, el kiu konsistas preskaŭ la solaj protestantoj de Rumanio, kies kristanoj cetere estas ortodoksaj.

Friedrich Teutsch estis filo de Georg Daniel Teutsch, lernejestro kaj poste episkopo en Schäßburg. Post gimnazia eduko li studis teologion en Heidelberg, Leipzig kaj Berlino. Apud teologio li interesiĝis pri historio; kiel lia patro li unue iĝis instruisto. En 1896 li ricevis postenon kiel paroĥestro en Großscheuern; en 1899 episkopo Friedrich Müller igis lin vikario (vic-episkopo).

En 1903 Teutsch iĝis urba paroĥestro en Sibiu (tiam precipe germanlingva kaj protestanta). Post la emeritiĝo de Müller en 1906 li iĝis elektita lia posteulo kiel episkopo de Transilvanio kaj restis en tiu ofico ĝis 1932.