Friedrich Wilhelm Förster
Friedrich Wilhelm FÖRSTER (n. la 2-an de junio 1869 en Berlino kaj m. la 9-an de januaro 1966 en Kilchberg proksime al Zuriko) estis germana filozofo, pedagogo kaj pacifisto, d-ro fil., profesoro por etiko kaj sociaj sciencoj en Munkeno kaj Berlino. Eminentulo en sia fako.
Förster studis filozofon, nacian ekonomikon kaj fiziologion en Freiburg kaj Berlino. En la jaro 1901 li fariĝis libera docento en pedagogio en Zuriko, en 1913 profesoro en Vieno kaj poste en 1914 en Munkeno. Post 1917 li estis libera verkisto.
Förster estis ano de la Delegacio por alpreno de Lingvo Internacia, sed kiam la delegacio alprenis Idon, li eksiĝis kaj publikletere pledis por Esperanto. Aktivulo por Esperanto dum la Internacia Packongreso en Munkeno.
Filo de la astronomo Wilhelm Julius Förster, la tiama direktoro de la berlina observatorio kaj profesoro ĉe universitato en Berlino. Lia frato estas Karl Förster.
