Friedrich Wolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Friedrich WOLF [fridriĥ volf] (naskiĝis la 23-an de decembro, 1888, mortis la 5-an de oktobro, 1953) estis germana kuracisto kaj verkisto.

Friedrich Wolf naskiĝis en Neuwied, Rejnlando-Palatinato, kiel filo de juda komercisto. En Munkeno, Tübingen, Bonn kaj Berlino li studis medicinon, filozofion kaj arthistorion. Dum la Unua mondmilito li servis kiel kuracisto ĉe la fronto – kaj fariĝis pacifisto. Unuajn prozaĵojn li publikigis en la jaro 1917.

Post la milito li laboris kiel kuracisto en Badeno-Vurtembergo, kie li ĉefe kuracis malriĉulojn. En 1928 Friedrich Wolf aliĝis al la Komunisma Partio de Germanio.

Post kiam liaj unuaj verkoj ĉefe reprezentis la ekspresionismon, li ekde la fino de la 1920-aj jaroj verkis pli kaj pli por la celo, ŝanĝi la socion. Lia dramo Cyankali (1929), kritikanta la leĝojn, kiuj malpermesis abortigojn al virinoj en socia mizero, elvokis grandajn diskutojn pri tiu ĉi tabua temo. Per la dramo Professor Mamlock li priskribis la persekuton de judoj.

En la jaro 1933 Friedrich Wolf fuĝis de la nazioj. Tra Aŭstrio, Svislando kaj Francio li fine venis al Sovetunio. Li provis atingi Hispanion en 1938, sed en Francio oni kaptis lin kaj portis lin al la koncentrejo de Le Vernet. Ekde 1941 li denove vivis en Sovetunio kaj en 1945 li revenis al Germanio.

Post la Dua mondmilito li dediĉis sin al la verkado kaj al kulturpolitikaj agadoj. De 1949 ĝis 1951 li agis kiel ambasadoro de GDR en Varsovio. Li mortis en sia laborĉambro en Lehnitz apud Berlino.

Famiĝis ankaŭ liaj filoj, Konrad Wolf (reĝisoro) kaj Markus Wolf (ĵurnalisto, kiu raportis pri la Nuremberga Militkrima Tribunalo, poste unu el la plej gravaj estroj de la GDRa sekreta servo).

Listo de verkoj

  • Langemark (rakonto, 1917)
  • Das bist Du (dramo, 1919)
  • Der arme Konrad (dramo,1923)
  • Kreatur (romano, 1925)
  • Cyankali (dramo, 1929)
  • Die Matrosen von Cattaro (dramo, 1930)
  • Professor Mamlock (dramo, 1933)
  • Zwei an der Grenze (romano, 1938)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.friedrich-wolf-gedenkstaette.de greke http://www.geocities.com/martinkramerorg/JewishDiscovery2.htm