Friedrich von Logau
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 7 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Friedrich von LOGAU [fridriĥ fon logaŭ] (naskiĝis en junio 1604 en la bieno Brockut, Silezio; mortis la 24-an de julio 1655 en Liegnitz, nuntempe: Legnica, Pollando) estis germana poeto. Li ankaŭ uzis la pseŭdonimon Salomon von Golaw.
Dum sia vivtempo Friedrich von Logau ne gajnis grandan renomon, sed Gotthold Ephraim Lessing (1729-1781) remalkovris liajn verkojn kaj tiel gardis la memoron al li. Nuntempe von Logau, kies specialaĵo estis epigramoj, estas konsiderata grava reprezentanto de la Baroko.
Listo de verkoj [redakti]
- Erstes Hundert Teutscher Reimen-Sprüche (1638)
- Deutsche Sinn-Gedichte Drey Tausend (1654)
En Esperanto aperis [redakti]
- Epigramoj. - En: Germana antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 271-275

