Friedrich von Nerly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich von Nerly
Memportreto de 1828
Memportreto de 1828
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1807 (1807-11-24)
en Erfurto
Morto 21-an de oktobro 1878 (1878-10-21) (70-jaraĝa)
en Venecio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Infano Friedrich Nerly
Parencoj Heinrich Joachim Herterich
Eduard von Hagen
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Pentraĵo Venecio dum sunsubiro de Nerly.

Friedrich von Nerly (itale: Federico Nerly, ĝis 1828 Nehrlich; foje ankaŭ nomita F.v.N. la maljuna por distingi lin de lia filo) naskiĝis la 24-an de novembro 1807 en Erfurto kaj mortis en la 21-a de oktobro 1878 en Venecio.

Li estis germana pentristo kiu famiĝis per bildoj montrantaj la urbon Venecio.

En Erfurto oni nomis straton Nerlystraße por honori lin[1]. Lia postlasaĵo estis la fundamento por la kolekto da pentraĵoj de la Anger-muzeo. Intertempe li kunlaboris kun Eduard Gerhardt.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la frua morto de la patro li kresis ĉe parencoj en Hamburgo. Unue li trejniĝis ĉe la onklo Heinrich Joachim Herterich, kiu ankaŭ de Philipp Otto Runge estis instruisto. Nerly estis lernoknabo en la litografi-ateliero de Herterich kaj Johann Michael Speckter. Frue li faris pejzaĝajn kaj naturajn etudojn. Liaj desegnaĵoj plaĉis ankaŭ al Carl Friedrich von Rumohr kiu akceptis lin kiel disĉiplon en 1823 sur la bieno Rothenhausen en Groß Schenkenberg. Tie Friedrich ĝuis metodolernon. En 1827 vojaĝis ambaŭ tra Harco al Turingio (kun vizito de Johann Wolfgang von Goethe), Dresdeno (rekontiĝo kun Ludwig Richter) kaj Munkeno. Rumohr gvidis lin ankaŭ Italujon kiun Nerly estis forlasonta nur ankoraŭ du fojojn por viziti la naskiĝurbon Erfurto, nome en 1850 kaj 1862. En 1828 ili alvenis en Florenco kaj Sieno. De tie Nerly sole pluvojaĝis Romon kie li tuj ekkontaktis la germanajn artistogrupon i.a. kun Friedrich Preller la Maljuna, Josef Anton Koch, Friedrich Overbeck, Philipp Veit kaj Peter Cornelius. Tial li italigis sian antaŭnomon je Federico. Etaj vojaĝoj en la ĉirkaŭaĵoj kaj al Suda Italujo alportis grandan gamon da interesaj etudoj de pejzaĝaĵoj kaj figuroj: ili ĉiam kulisis por la efektohavajn pejzaĝ-bildojn. Vivoĝojo kaj ŝato esti en amikaj rondoj igis lin baldaŭ centra figuro de la germanaj artistoj. Fine li fariĝis ĉefo de la Ponte-Molle-klubo. Kiam li volis en 1837 reiri Germanujon li vojaĝis tra Ĝenovo, Milano kaj Verono ĝis Venecio kie li edzinigis la adoptan filinon de riĉa grafo. Li do restis Venecie kaj komercadis per la produktoj el sia ateliero antaŭ ĉio por liveri por turistoj vidojn de Venecio. Lia lerteco ĉe pejzaĝa kaj aspekta pentrado ja havis lumo-efektojn sed restis intertempe sen profundeco. Kiel Karl Blechen li estus estinta bona pentristo por teatroj ĉar li tre ŝatis enscenigi la pentraĵojn.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Bildnis des Kunsthistorikers Karl Friedrich von Rumohr (Berlin, Alte Nationalgalerie, reg.nr. A III 725), ĉirkaŭ 1823-27, oleo-pentraĵo sur tolaĵo, 31 × 25 cm
  • Italienische Landschaft mit Hirten (Wuppertal, Von der Heydt-Museum, reg.nr. G 0133), 1831, oleo-pentraĵo sur tolaĵo, 150 x 122 cm
  • Blick auf Terracina und den Monte Circeo (Hamburger Kunsthalle, reg.nr. 2787), 1833, oleo-pentraĵo sur tolaĵo, 99 × 137,5 cm
  • Die Wasserfälle von Terni (Wien, Österreichische Galerie, reg.nr. 3296), ĉirkaŭ 1834, oleo-pentraĵo sur tolaĵo
  • Blick über das Bacino di San Marco in Venedig (privata posedo), ĉirkaŭ 1843/46, oleo-pentraĵo sur tolaĵo
  • Venedig, Canal Grande mit Blick auf Santa Maria della Salute (Bremen, Kunsthalle), ĉirkaŭ 1845, oleo-pentraĵo sur tolaĵo
  • 'Venedig, Canal Grande mit Palazzo Fondaco die Turchi. (Erfurt, Angermuseum), ĉirkaŭ 1845,
  • Venedig bei Nacht (Triesto, Museo Morpurgo), 1850, oleo-pentraĵo sur tolaĵo, 75 × 102 cm
  • Blick über das Bacino di San Marco in Venedig (Köln, Van Ham Kunstauktionen; vendite), ĉirkaŭ 1840-45, oleo-pentraĵo sur tolaĵo, 80 × 119 cm
  • Palazzo Pisani (Van Ham Kunstauktionen; vendite en aprilo 2007), ĉirkaŭ 1840-45, oleo-pentraĵo sur tolaĵo, 74 × 66 cm
  • Die Piazetta im Mondschein, 1838, oleo-pentraĵo sur tolaĵo, 81 × 111 cm
  • Das Haus der Desdemona in Venedig, 1855, oleo-pentraĵo sur tolaĵo, 110 × 86 cm. Villa Grisebach, Berlin, majo 2012.
  • Vor einem Palazzo am Canal Grande in Venedig, ĉirkaŭ 1840-45, oleo-pentraĵo sur tolaĵo, 252 × 150 cm

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anna von Przychowski: Friedrich von Nerly. En: Historische Kommission für die Provinz Sachsen und für Anhalt (eld.): Mitteldeutsche Lebensbilder. 3-a volumo Lebensbilder des 18. und 19. Jahrhunderts. Selbstverlag, Magdeburg 1928, p. 414–428.
  • Friedrich Nerly und die Künstler um Carl Friedrich Rumohr. Bearbeitet von Thomas Gädeke. Katalog. Kloster Cismar, Schleswig-Holsteinisches Landesmuseum; Landesmuseum Mainz 1991.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Gädeke, Thomas, "Nerly, Federico von" ĉe: Neue Deutsche Biographie 19 (1999), p. 65-66 (tie ĉi interrete)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-28. Alirita 2013-08-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]