Frigyes Konek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frigyes KONEK [fridjeŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Konek Frigyes estis hungara kemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1918).

Frigyes Konek [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1867 en Győr. Li mortis la 27-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio

Frigyes Konek frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Munkeno, poste li 2 jarojn instruis en universitato de Graz. Hejmenveninta en 1895 li parte instruis en universitato en Budapeŝto, parte li havis postenon en reĝa kemia instituto. En 1908 li ricevis la universitatan rangon titulara profesoro. Li okupiĝis precipe pri la organika kemio kaj la alkaloidoj.

Verkaro (elekto)

  • Kéntartalmú alkaloidok synthesiséről (1907)
  • Chemiai configuratio – physiologiai hatás (1922)
  • Adatok a spartein és a vele rokon szerkezetű csillagfürt alkaloidok kémiájához (1937)
  • Új helyi érzéstelenítő hatású vegyületek (kokainpótlók) szintézise oxy-, illetve halogénketonsavakból (1943)

Fontoj