Frigyes Riesz

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Frigyes Riesz, hungare Riesz Frigyes estis hungara matematikisto, pedagogo, ano de Hungara Scienca Akademio. Li fondis novan branĉon de analitiko kune kun Stefan Banach kaj Maurice René Fréchet. Tio estis kuntirita teorio de analitiko, algebro kaj geometrio.

Frigyes Riesz

Frigyes Riesz naskiĝis la 22-an de januaro 1880 en Győr. Li mortis la 28-an de februaro 1956 en Budapeŝto.

Biografio [redakti]

Frigyes Riesz devenis el juda familio. Li frekventis universitatojn en Zürich, Göttingen kaj Budapeŝto. Poste li edukis en Universitato Kolozsvár kaj en Szeged. Post la 2-a mondmilito li edukis en universitato en Budapeŝto. Li okupiĝis ekzemple pri topologia spaco, klasika matematika analizo. Li ricevis premiojn Kossuth en 1949 kaj 1953, en 1945 kaj post la morto en 2010 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (selekto) [redakti]

  • Les systèmes d'équations linéaires à une infinité d'inconnues.
  • Leçons d'analyse fonctionnelle.
  • diversaj studoj

Fontoj [redakti]

Reliefoj pri Alfréd Haar kaj Frigyes Riesz en Szeged