Frigyes Verzár

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frigyes Verzár [fridjeŝ verzAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verzár Frigyes estis hungara kuracisto, fiziologo, profesoro, membro (honora en 1973) de Hungara Scienca Akademio. Lia nomo disvastiĝis en Svislando kiel Fritz Verzar.

Frigyes Verzár [1] naskiĝis la 16-an de septembro 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 13-an de marto 1979 en Arlesheim.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frigyes Verzár akiris medicinan diplomon en sia naskiĝurbo. Li eklaboris en la universitata medicina instituto en Debrecen en 1918, krome li instruis en la apuda universitato. Li estis dekano en la studjaro 1920, li estis rektoro en la studjaro 1927. Li establis biologian instituton en Tihany, kiun li longe gvidis. En 1930 li invitiĝis al instituto en Bazelo, poste el la foro li gvidis la instituton de Tihany ĝis 1938. Post la emeritiĝo li fondis novan instituton en Bazelo. Li okupiĝis precipe pri ligoj inter nutraĵoj kaj la homa korpo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Életről, betegségről és halálról (Pri vivo, malsano, morto), (1924)
  • Die Funktion der Nebennierenrinde (1939)
  • Theorie der Muskelkontraktion (1943)
  • Absorption from the intestine (1967)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.