Frikso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frikso
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Atamanto
Patrino Nefelo
Gefratoj Helo
Edzo/Edzino Ĥalkiopo
Infanoj Argus • Fronto • Melas • Cytissorus • Presbon • Cylindros • Demoleon
vdr

Frikso (helene Φρίξος, latine Phrixus) estis en la helena mitologio filo de la orĥomena reĝo Atamanto kaj de la diino de nuboj Nefelo. Friksa fratino estis Helo.

Ilia infanaĝo estis feliĉa ĝis momento, kiam Atamanto forpelis ilian patrinon, Nefelon, kaj edziĝis kun Inoa, filino de la teba reĝo Kadmo. Inoa dekomence la infanojn malamis kaj preparis planon, kiel daŭre seniĝi de ili. Ankoraŭ pli kruela ŝi estis, kiam al ŝi naskiĝis la propraj infanoj, filoj Learĥo kaj Melikerto.

Unue ŝi instigis orĥomenajn virinojn, ke ili rostu grenon preparitan por semado. Ili obeis ŝin kaj ĉar la semado ne elkreskis, venis rikoltomanko, minacis malsato kaj ribeloj de la loĝantoj. Inoa instigis Atamanton, ke li sendu delegitojn en orakolon konsiliĝi. Tiujn ĉi senditojn ŝi subaĉetis, ke ili alportu respondon, ke pro ĉio kulpas Frikso kaj helpos nur se li estos oferita al dioj. La reĝo ne volis obei la verdikton, sed fine li subiĝis.kaj konsentis kun ofero de la ambaŭ infanoj.

Vespere antaŭ la ceremonio, patrino de la infanoj Nefelo, venigis en la templon oran virŝafon, por ke ĝi forportu ilin trans la maro en foran Kolĥidon. Bedaŭrinde survoje malgranda Helo falis de sur li en maron kaj dronis. Tiun parton de la maro, nun nomatan Dardanelo, grekoj nomis Helesponto, do Maro de Helo.

Frikson la virŝafo feliĉe alportis en Kolĥidon, tiea reĝo Eeto bone akceptis lin. Pro dankemo oferis la oran virŝafon al la plej alta dio Zeŭso. Li alnajligis la oran ŝaffelon sur ampleksbranĉan kverkon kaj gardigis ĝin de terura, neniam dormanta drako kaj de du virbovoj kun metalaj kruroj. La antikva orakolo antaŭfiksis, ke li regos ĝis kiam li havos la oran ŝaffelon.

Friksa patro Atamanto pro volo de la diino Hera suferis frenezon en kiu li mortigis filon Learĥon. La duan filon Inoa elŝiris de li kaj fuĝanta ĵetis sin el la alta klifo en maron. Akceptis ŝin nimfoj, Zeŭso transformis ŝin en la maran diinon. Poste Inoa ŝanĝis sian nomon je Leŭkotea kaj nomon de la filo Melikerto je Palaimono.

Frikso en la nova patrujo Kolĥido fartis bone, estis ŝatata kaj fariĝis eĉ bofilo de la reĝo Eeto, kiu edzinigis al li sian filinon Ĥalkiopon. Ili havis kvar filojn. Sed post Friksa morto Eeto turmentis ilin tiel kruele, ke ili volis sub gvido de la plej aĝa frato Arguso fuĝi per malgranda ŝipo en patrujon de sia patro, Orĥomenon. Navigantaj surmare ili venis en ŝtormon kaj kraŝis ĉe la insulo Aretio. Tie trovis ilin Argonaŭtoj kaj venigis reen en Kolĥidon kien ili veturis por la ora ŝaffelo. Estro de Argonaŭtoj, Jazono, pro tiu ĉi bonfaro opiniis, ke Friksaj filoj helpos al li akiri la oran ŝaffelon. Sed Arguso Jazonon avertis pro ruzeco kaj krueleco de la reĝo Eeto.

Helpe de Medea, sed ankaŭ de Ĥalkiopo Jazono akiris la oran ŝaffelon kaj rapide forlasis Kolĥidon. Ĉiuj kvar filoj de Frikso alligis al ili por la longa reenvojaĝo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Frixos en la ĉeĥa Vikipedio.