Fringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fringo aŭ Arbarfringo
virfringo
virfringo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Fringoj Fringilla
Specio: F. coelebs
Fringilla coelebs
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La fringo, arbarfringoarbara fringo (Fringilla coelebs) estas birdospecio de la familio de Fringedoj kaj unu el la tri specioj de la genro Fringoj ununura de la subspecio Fringenoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La vira fringo havas nigrecan fruntopunkton, bluecgrizajn kronon kaj flankan duonkolumon kio foje sekvas al ŝultroj, dum nuko nuanciĝas al malhelbruna dorso. La vizaĝo, brusto kaj ventraj flankoj estas brunruĝecaj, dum suba ventro estas sablokolora al blankeca. La ino estas iom pli senkolora (senmarka) kaj karakterizita sur la supra korpoparto per verdecbruna koloro, sed sur la suba parto per hela grizbruno pli blankeca ventre. Ambaŭ seksoj havas du okulfrapajn flugilmakulojn (pli larĝa elŝultre kaj iom pli mallarĝa pli sube) ege rimarkindajn en nigrecaj flugiloj de flugilplumoj nigraj kun helaj bordoj; kaj ili havas ankaŭ verdecan pugon kaj nigrecan voston kun blankaj eksteraj vostoplumoj. Ilia korpo longas 14-18 cm kaj pezas ĉ. 20 g.

La beko estas hela metalecgriza, konusforma kaj tre akrapinta. La kruroj estas rozkolorecaj.

Ili kuras sur la tero samtempe kun ritmaj kapoklinoj. Ilia flugado estas fluktuanta.

Nutrado[redakti | redakti fonton]

La nutrado de la fringoj konsistas el diversaj beroj, insektoj kaj semoj . Ili povas eĉ per siaj fortaj bekoj rompi la malmolan ŝelon de semoj. La nutraĵo de la fringedoj konsistas el raŭpoj kaj insektoj.

Fringoj alkutimiĝintaj al la homo, nutras sin ekzemple ankaŭ per paneroj en ĉeesto de la homo.

Vivmedio[redakti | redakti fonton]

Flave nur somere, verde la tutan jaron, blue nur vintre, rozkolore subspecio canariensis de Makaronezio, malhelbrune subspecio spodiogenys de Nordafriko

Ilia vivmedio troviĝas en Eŭropo, Nordafriko kaj ankaŭ en Okcidenta Azio, kie ili vivas en arbaroj, ĝardenoj kaj parkoj kaj ankaŭ en la montaroj ĝis alto de 1.500 m.

Tiu birdo estas disvastigata kaj tre familiara tra Eŭropo. Ĝi estas la plej komuna fringedo en okcidenta Eŭropo, kaj la dua plej komuna birdo en la Brita Insularo. Ties teritorio etendas al okcidenta Azio, nordokcidenta Afriko, kaj Makaronezio, kie ili havas multajn distingajn insulajn formojn. En Kanarioj en Tenerife kaj Gran Canaria, la fringo duoble koloniigis kaj estis origino de endemia specio konata kiel Blua fringo kaj de distinga subspecio. En ĉiu el la Acoroj, en Madejro, kaj en la resto de Kanarioj estas po ununura specio en ĉiu insul.

Tiu palearktisa specio estis enmetita el Britio en nombro de transmaraj teritorioj en la 18a kaj 19a jarcentoj. En Nov-Zelando ĝi estas komuna specio. En Sudafriko restis tre malgranda reproduktanta kolonio en ĉeurbo de Camps Bay ĉe Kaburbo kiel ununura resto de unu el tiaj enmetoj (en la mapo markate per grizaj markoj).

La fringinoj kaj la junaj fringoj forflugas suden por travintrumi, dum la plenkreskaj virfringoj restas en sia teritorio.

Ili uzas ampleksan gamon de biotopoj, sed ili preferas malfermajn arbarojn, kvankam ĝi estas komuna en ĝardenoj kaj farmoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni priskribis multajn subspeciojn de la fringo, kvankam ne ĉiuj estas ĉiam komune akceptataj.[1][2] Ili inkludas:

Subspecioj loĝantaj en kontinenta Eŭrazio, Nordafriko kaj en Mediteraneaj insuloj:

Fringilla coelebs palmae ĉe La Palma

Subspecioj de radiado al Makaronezio:

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo estas ne migranta en la pli mildaklimataj partoj de sia teritorio, sed ĝi forestas el la plej malvarmaj regionoj vintre. La parto coelebs de la latina scienca nomo signifas "fraŭlo". Tiu specio estis nomata tiele fare de Linnaeus, ĉar en lia hejmolando Svedio, la ino foriras vintre, sed maskloj ofte restas.[3] Tiu specio formas izolajn arojn for de la reprodukta sezono, foje kiel miksitaj kunmanĝantaroj kun Montofringoj. Tiu birdo foje vagadas al orienta Nordameriko, kvankam kelkaj vidaĵoj povas rilati al fuĝoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Printempe la virfringo markas sian teritorion per laŭta kantado almenaŭ laŭ du aŭ tri diferencaj kantoj ; esploroj de William Thorpe montris, ke ekzistas en la fringokantoj dialektoj laŭ la regionoj, kaj ke nur la baza skemo de la kanto estas konata denaske de la junuloj, por havigi plenan kanton li bezonas aŭdi aliajn fringojn kaj imiti ilin; spite la fakton ke la kanto de fringoj estas sufiĉe ŝablonaj, popola tradicio ofte esprimis ĝin per frazoj, ekzemple en Francio oni ŝajnas aŭdi:" oui, oui, oui je gagne bien ma petite vie!" t.e. "jes, jes, jes, mi bone pergajnas mian viveton!").

William Thorpe simile trovis, ke ĉe plenkreskaj fringoj, kastrado finigas kanton, sed injekto de testosterono kantigas tiujn birdojn eĉ en novembro, kiam ili estas normale silentaj.

La zorgeme konstruita dikmura nesto konsistas el plantoradikoj, ŝelofibroj, pajlo, muskoj, likeno: interne ĝi estas remburita per haroj kaj lanugo. La nesto estas konstruita en alto de 2-10 m sur arbedoj, arboj ĉe la disbraĉiĝo kaj per musko kaj likeno bone kovrita por kamuflo. La ina fringo ovodemetas dufoje en la jaro kaj flegas 4-6 helbrunajn aŭ bluecajn ovojn. Ĉe danĝero, la femalo premas sin profunde en la neston. La kovperiodo daŭras 13-14 tagojn. Post eloviĝo, la idoj estas nutrataj de ambaŭ gepatroj. Post pliaj 14 tagoj forlasas la junbirdoj la neston (elnestiĝo).

En kaptiveco[redakti | redakti fonton]

La fringo estas populara maskota birdo en multaj landoj. En Belgio, la tradicia sporto nome vinkenzetting konkurencigas masklojn de fringo unu kontraŭ alia por montri kiu plejajn kantojn elsendas dum unu horo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aŭskulto de fringoj ĉe:

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fringilla coelebs Linnaeus, 1758. Alirita 2010-08-06.
  2. Tsvelykh, A.N. (2003). "Comparative analysis and distribution of Fringilla coelebs subspecies (Aves, Fringillidae) from the crimea, the caucasus, and transcaspian region", gazeto : Zoologičeskij žurnal (Russian), volumo : 82, numero : 10, paĝoj : 1250–1257
  3. Newton, 1973, p. 24

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Fringilla coelebs. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • Thorpe, W. (1958). The learning of song patterns by birds, with special reference to the song of the Chaffinch, "Fringilla coelebs". Ibis 100:535-570.
  • Lynch, A., Plunkett,G.M., Baker,A.J. and Jenkins,P.F. (1989). "A model of cultural evolution of chaffinch song derived with the meme concept." The American Naturalist, 133, 634-653
  • (1973) Finches, The New Naturalist Library 55. New York: Taplinger. ISBN 0-8008-2720-1. 
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj