Fritiof Ahnfeldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fritiof Ahnfeldt
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1888 (1888-05-09)
en Tving
Morto 21-an de februaro 1957 (1957-02-21) (68-jaraĝa)
Lingvoj Esperantosveda
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantisto • lernejestro
vdr

Fritiof Ahnfeldt [anfelt] (naskiĝis la 9-an de majo 1888 en Tving[1], mortis 21-an de februaro 1957 en Rödeby[2]) estis sveda esperantisto kaj popollerneja instruisto.[1]

En 1917 Ahnfeldt fariĝis instruisto kaj restis tion ĝis 1951. De 1938 li estis ĉefinstruisto.[2] Ahnfeldt estis esperantisto ekde 1921 kaj delegito de la Universala Esperanto-Asocio de 1923. Cetere Li estis prezidanto de distrikta unuiĝo esperantista kaj faris prelegojn pri Esperanto, ankaŭ en radio. Ahnfeldt aranĝis prelegvojaĝojn por eksterlandaj propagandistoj kaj interpretis tiujn. Li ankaŭ laboris en la senalkohola esperantista rondo.[1]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2
    Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

    Flago de Esperanto
    Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

    Enciklopedio de Esperanto

    Enciklopedio de Esperanto

    Ahnfeldt (anfelt) Fritiof, svedo, popollerneja instruisto Nask. 9 majo 1888 en Tving. E-isto de 1921. Del. de UEA de 1923. Prez. de distrikta unuiĝo E-a. Faris prelegojn pri E, ankaŭ en radio; aranĝis prelegvojaĝojn por eksterlandaj prop-istoj kaj interpretis tiujn, ktp.

  2. 2,0 2,1 Fritiof Ahnfeldt. Bygdeband – lokalhistoria på webben. Arkivita el la originalo je 2018-10-29. Alirita 2018-10-28.