Frits Bernard

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Frits Bernard (Roterdamo, 28-a de aŭgusto 192023-a de majo 2006) estis psikologo, seksologo, aktivisto por la rajtoj de la samseksemuloj kaj pioniro de la pedofilia aktivismo en Nederlando. Spertulo pri pedofilio, li publikigis grandan nombron da sciencaj verkoj pri tiu temo. Li estis fondinto de Enclave Kring, grupo dediĉita al studado pri pedofilio kiu gvidis la organizaĵon Enclave International en la 1940-aj jaroj, kaj elstara membro de la Asocio por Progreso de Socia Esploro pri Seksa Scienco.

[redakti] Biografio

Kvankam li naskiĝis en Nederlando, Bernard translokiĝis en aĝo de 7 jaroj al Katalunio, kie li studis en la Internacia Germana Lernejo de Barcelono kaj lernis la katalunan, la hispanan, la francan kaj la anglan. Iom antaŭ la Dua Mondmilito li revenis al Nederlando. Li studis psikologion kaj doktoriĝis en la Universitato Radboud de Nimego, kun Theo Rutten. En tiu epoko li ekkonis la verkiston kaj poeton John Hanlo.

En la 1950-aj jaroj li aniĝis al organizaĵo tiutempe nomata "Centro pri Kulturo kaj Ripozo" (COC), la plej grava asocio por defendo de samseksemuloj en Nederlando, kaj verkis, sub pseŭdonimo Victor Servatius, por Vriendshap ("amikeco"), la revuo de la asocio, grandan nombron da artikoloj, laŭ scienca perspektivo, pri samseksemo kaj ankaŭ, unuafoje, pri pedofilio. Dum tiuj jaroj li fondis Enclave Kring, la unuan asocion de la pedofilia aktivismo, kun internaciaj subdividoj. En 1960 li publikigis du romanojn pri pedofilio, Costa Brava, eerste Nederlandse druk kaj Vervolgde Minderheid ("persekutata malplimulto"), kaj eldonis informan bultenon pri la temo. Li ankaŭ faris prelegojn kaj donis helpon al pedofiloj.

En 1964, ŝanĝo en la redakcio de Vriendschap malebligis al li daŭre kunlabori kun COC. Je la fino de la sesdekaj jaroj, Bernard trovis en la Nederlanda Societo por Seksa Reformo (NVSH) favoran terenon por sia studado. En 1972 li publikigis, kunlabore kun Edward Brongersma, Wijnand Sengers, Peter van Eeten kaj Ids Haagsma, la libron Sex met kinderen ("seksumado kun infanoj"), la unua ĉio-ampleksa studo pri pedofilio, eldonita de NVSH. Tiu verko pretigos la fundamenton por la pedofilia aktivista movado de la sepdekaj jaroj en Okcidenta Eŭropo.

En la sepdekaj jaroj, la pedofilia aktivismo iniciatinta de Bernard kaj aliaj, same kiel la postuloj de iliaj sciencaj esploroj, atingas ian progreson en la debato pri pedofilio en Nederlando kaj en aliaj lokoj de Eŭropo kaj Usono. Tamen, la movado komencos regresi ekde la okdekaj jaroj. Bernard emeritiĝos en 1985, sed li daŭre publikigos studojn pri pedofilio kaj aliaj temoj rilatantajn seksecon ĝis sia morto, en 2006.

En 1987 li aperis kiel speciala invitito en la rekta programo de Phil Donahue ĉe NBC, The Phil Donahue Show (elsendita pere de 250 televidaj kanaloj de Usono kaj Kanado) kaj senvuale defendis pedofilion dum unu horo seninterrompe, kun la apogo de junulo 23-jara kiu havis seksajn rilatojn kun plenkreskulo dum sia infanaĝo. Tiu evento estis tre grava pro tio, ke tiutempe la pedofilia aktivismo jam alfrontis publikan malamikecon pli kaj pli grandan, kompare kun la situacio de la 1970-aj jaroj.

En intervjuo de 1988, Bernard diris, ke ĝis tiam li mem, kiel parto de sia psikologia laboro kaj ankaŭ kiel sperta rajtigita atestanto en pluraj juĝ-aferoj, konis "pli ol mil pedofiliajn plenkreskulojn kaj proksimume tri mil infanojn kaj adoleskantojn kiuj havis [seksajn] kontaktojn kun plenkreskuloj".

[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj