Frits Bolkestein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frits Bolkestein

Frits Bolkestein (naskiĝis la 4-an de aprilo 1933 en Amsterdamo) estas nederlanda politikisto.

Li inter alie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn interna merkato, fiskeco kaj doganunuiĝo. Frits Bolkestein estas membro de la liberala partio VVD de Nederlando.