Fritz Platten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fritz Platten
Fritz Platten, ĉirkaŭ 1930
Fritz Platten, ĉirkaŭ 1930
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1883 (1883-07-08)
en Tablat
Morto 22-an de aprilo 1942 (1942-04-22) (58-jaraĝa)
en Arĥangelska provinco
Mortokialo ekzekuto • pafvundo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Svislando
Okupo
Okupo politikisto • komunisto
vdr

Fritz PLATTEN (naskiĝis la 8-an de Julio 1883 en Tablat SG (hodiaŭ parto de la urbo St. Gallen), Svislando; mortis la 22-an de Aprilo 1942 en Lipovo ĉe Njandoma, Sovetio) estis komunisto el Svislando.

Juneco kaj politika engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

Fritz Platten naskiĝis kiel filo de la lignaĵisto Peter Platten. En la jaro1892 li venis al Zuriko, kie li finstudis en duagrada lernejo kaj poste komencis metilernadon en seruristejo ĉe la zurika maŝinfabriko Escher Wyss, kiun li ne povis fini pro akcidento.

En 1904 li aliĝis 21-jara al la laborista ligo Eintracht. Dum la tempo de la Rusia Revolucio 1905 ĝis 1907 li elmigris al la Rusa Imperio. En 1906 li partoprenis ribelon en Riga (Latvio), estis kondamnita al plurmonata aresto kaj fuĝis en 1908 al Svislando. En 1911 li aliĝis al la Socialdemokrata Partio de Svislando kaj estis membro de la strikkomitato dum la Zurika Ĝenerala striko en 1912.

Kune kun la svisa socialdemokrato Karl Manz (1856-1917)[1] kaj la germana SPD-politikisto Richard Fischer li respondecis en Aŭgusto 1913 pri la planado kaj realigo de la funebra ceremonio por August Bebel in Zuriko.[2]

Platten iĝas komunisto[redakti | redakti fonton]

Post la fiasko de la Dua Internacio Platten renkontiĝis kun la movado de Zimmerwald (Manifesto de Zimmerwald) kaj iĝis komunisto. Li sieĝis kiel deputito de la Socialdemokrata Partio kaj poste de la Komunista Partio de Svislando (KPS 1921-1943) de 1917 ĝis 1922 en la Nacia Konsilio de Svislando kaj poste ĝis 1923 en la Granda Urba Konsilio de Zuriko. Dum la fondo de la Komunista Internacio en Moskvo en 1919 li estis membro de la prezidantaro. En 1920 li trasuferis arestopunon en Svislando pro sia partopreno al la Svisa Ĝenerala striko en 1918. En 1921 li apartenis al la fondintoj de la KPS kaj funkciis kiel ties sekretario.

Fritz Platten precipe konatiĝis, ĉar li organizis la hejmenvojaĝon de Lenin post la rusa Februara revolucio en 1917 el lia ekzilo en Svislando al Rusio. Dum la Unua mondmilito Lenin kaj sia akompanantaro vojaĝis per plombita trajnvagono tra Germanio. Platten gvidis komisiite de Lenin la intertraktadon kun la germana ambasadoro en Berno, Gisbert Freiherr von Romberg. El Sassnitz ili atingis per pramŝipo Svedion, kie salutis ilin en Stokholmo la svedaj laboristgvidantoj Otto Grimlund, Ture Nerman, Carl Lindhagen kaj Fredrik Ström. Tra norda Svedio kaj Finnlando ili atingis pertrajne Petrogradon.

Platten sidis kun Lenin en la veturilo, kiu estis alpafita la 14-an de Januaro post publika apero de Lenin. Li povis puŝi Lenin en ŝirman pozicion, sed vundiĝis ĉe la mano, kaj tiel povis savi la vivon de Lenin.[3]

Elmigrado[redakti | redakti fonton]

Fritz Platten elmigris en 1923 Sovetien. Li fondis kun laboristaj elmigrantoj svisaj agrikulturan kooperativon en la vilaĝo Novaja Lava en la hodiaŭa Uljanovska provinco (tiam Ujesd Sysran). Platten vivis ekde 1926 en Moskvo. Post sia lasta vojaĝo al Svislando li aktivis de 1931 ĝis 1937 kiel instruisto kaj scienca kunlaboranto en la Internacia Instituto pri Agronomio.

En la jaro 1937 lia edzino Berta Zimmermann iĝis viktimo de la stalinaj purigoj. Lin mem oni arestis en 1938, kondamnis en1939 kaj deportis al la lagro Lipovo proksime de Njandoma. Post kvar jaroj en la lagro, li estis mortpafita la 22-an de Aprilo 1942 – la naskiĝtago de Lenin.[4]

Postefikoj[redakti | redakti fonton]

Fritz Platten kaj Berta Zimmermann rehibilitiĝis la 15-an de Majo 1956 kadre de la senstalinigoj en Sovetio.[5] Oni honorigis lin multfoje en Sovetio, speciale strato en Njandoma ricevis lian nomon.

Fritz Nicolaus Platten, lia filo, komunikis en la jaro 1988 en Moskvo, dum memorfesto pri la 105-a naskiĝtago de sia patro, ke tiu skribis en letero, ke li estu mortpafita, ĉar lia punaresto en la lagro finiĝos.[6] Ĝis tiam oni indikis en la oficiala mortatesto, ke li mortis pro kormalsano.

Familio[redakti | redakti fonton]

La unua edzino de Fritz Platten, la rusino Olga Nikolajevna Korslinski, mortis la 31-an de Decembero 1918 en Zuriko pro sinmortigo. El chi tiu geedzeco devenis la filo Fritz Nicolaus Platten (1918-2004). La dua edzino de Fritz Platten estis la litovino Lisa Rosovsky. Lia tria edzino, la zurika komunistino Berta Zimmermann, kiu iris kun li Sovetien, tie same estis mortpafita.

Verkoj en la germana[redakti | redakti fonton]

  • Die Reise Lenins durch Deutschland im plombierten Wagen. Neuer Deutscher Verlag, Berlin 1924.
  • (Hrsg.): Finnland: Die Revolution und der weisse Terror. Promachos, Bern 1918.
  • Peter Huber: Stalins Schatten in die Schweiz. Schweizer Kommunisten in Moskau: Verteidiger und Gefangene der Komintern. Chronos Verlag, Zürich 2003, ISBN 978-3-905311-29-7

Dokumenta filmo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ursula Herrmann: August Bebel. Eine Biographie, Berlin: Dietz Verlag 1989, S. 738 und S. 754
  2. Ursula Herrmann: August Bebel. Eine Biographie. Dietz Verlag, Berlin 1989, S. 740.
  3. Dmitri Volkogonov: Lenin: A New Biography; 1994; S. 229.
  4. Kevin McDermott: The Comintern: A History of International Communism from Lenin to Stalin; 1996; S. 146.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-11-17. Alirita 2014-05-02.
  6. Не надо было заслонять вождя. Arkivita el la originalo je 2009-10-24. Alirita 2014-05-02.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]