Fritz Ullmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fritz ULLMANN (* 2a de julio 1875 en Fürth; † 17a de marto 1939 en Genf estis germana kemiisto. Inter 1905 kaj 1913 kaj de 1922 - 1925 li instruis ĉe la teknika altlernejo de Berlin, unue kiel privatdocento, poste kiel profesoro. Inter 1914 kaj 1922 li publikigis la unuan eldonon de enciklopedio de teknika kemio en 12 volumoj (grava ĝis hodiaŭ).