Frohnau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wappen-frohnau.jpg Frohnau
kvartalo de Berlino
Coat of arms of Berlin.svg
situo de la kvartalo ene de la urbodistrikto Reinickendorf

Frohnau ["Fronaŭ"] estas kvartalo de la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino, en la pleja nordokcidento de la germania ĉefurbo. Temas pri la plej norda parto de Okcidenta Berlino. La kvartalo ekestis en 1910 el projekto de ĝardena urbo. La teritorio sude limas je la kvartaloj Heiligensee, Tegel kaj Hermsdorf de la urbodistrikto Reinickendorf, dum okcidente, norde kaj oriente ĝi limas al la nuna federacia lando Brandenburgio, ĝis oktobro 1990 parto de GDR: tio signifas ke ekde la jaro 1961 la kvartalo okcidente, norde kaj oriente estis ĉirkaŭita de la Berlina Muro kaj nur atingebla el suda direkto. Ĉar la nordon de la kvartaloj Heiligensse kaj Tegel kovras vasta arbaro, de tie nur malmultaj stratoj atingas la kvartalon, tiel ke Frohnau nur en la limregiono al la sudoriente najbara kvartalo Hermsdorf estis ligita al la domara areo de la urbego Berlino, kaj en tiu relative izolita pozicio sukcesis teni sian parkurban strukturon, kun multaj pinoj en grandaj ĝardenoj ĉirkaŭ parte imponaj vilaoj.

Inter la kvartalaj vidindaĵoj estas la "budhisma domo" konstruita inter la jaroj 1923 kaj 1926, la plej malnova signifa budhisma templo en Eŭropo. Konata kvartalano estas la germanlingva kanzonisto Reinhard Mey.