Fromaĝo koryciński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fromaĝo koryciński
Deveno Korycin,  Pollando
Formo elipsoido 30-centimetra
Pezo 3 000 g
Tipo labenzima
Origino bovina lakto
vdr

La fromaĝo koryciński estas labenzima fromaĝo produktata el nepasterizita bovina lakto en la komunumo Korycin en Podlaĥia Provinco. Tradicie, por kazeigi oni uzis sekigitan kaj raspitan bovidan stomakon por produkti la fromaĝon. Loka legendo diras, ke la loĝantoj de Korycin lernis la fromaĝ-produktadon de svisoj, kiuj militis je la pola flanko dum la sveda diluvo (1655–1660). Poste iuj vunditaj soldatoj kuraciĝis en la bieno Kumiała apud Korycin, kaj eble parto de ili decidis setliĝi en Pollando transdonante la fromaĝproduktistajn sekretojn al la loka loĝantaro.

Moderne la fromaĝo koryciński estas ofte nomata swojski (pole la propra, la nia), kaj oni produktas diversajn variantojn de ĝi: kun spicoj kaj herboj, ajlo, olivoj kaj aliaj. La fromaĝo havas la formon de platigita globo kun la diametro ĉ. 30-centimetra kaj la pezo ĉ. 3-kilograma; por produkti tion oni bezonas ĉirkaŭ 25 litrojn da lakto. La gusto de la fromaĝo koryciński dependas de la uzo de aldonaĵoj, tempo de kuŝado, kaj eĉ de sezono, en kiu ĝi estis produktita.

En 2005 la fromaĝo eniris la liston de tradiciaj produktoj de la ministerio de terkulturo kaj kampar-disvolvado. La Asocio de Produktantoj de la Fromaĝo Koryciński havas ĉirkaŭ 30 membrojn.