Frondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Frondo celis kontraŭstari la influon de Jules Mazarin sur Ludoviko la 14-a.

La Frondo (franclingve La Fronde) estis franca enlanda milito, kiu okazis komence de la reĝado de Ludoviko la 14-a, ekde 1648 ĝis 1654. La partizanoj de la Frondo devenis de la plej alta franca nobelaro, kaj volis kontraŭstari la kreskintan absolutismon de la franca monarkio, je la nomo de malnova feŭda idealo. Sed ilia oficiala preteksto estis la neplenaĝeco de la reĝo : la frondanoj asertis batali kontraŭ la malbona influo de la ĉefministro Jules Mazarin, kiun ili abomenis, sur la juna Ludoviko. La kardinalo estis precipe malŝatita, ne nur pro sia itala deveno, sed ankaŭ ĉar li zorge malproksimigis la plej gravajn nobelojn de la reĝlando el iu ajn potenco. Cetere, la Parlamento de Parizo (la plej alta kortumo) estis tiam iom influita de la angla enlanda milito, kaj esperis plivastigi siajn privilegiojn okaze de tiu krizo. Dum la Frondo, la milito kontraŭ Hispanio provizore interrompis, kaj la frondanoj estis subtenitaj de la Hispanoj. La ribelo estis ĉefe gvidita de du fratoj, la princo de Conti kaj pliposte Ludoviko de Bourbon-Condé, alinomita la Granda Condé (le Grand Condé).

Conti estis venkita en Charenton-le-Pont la 8-an de februaro 1649 de sia frato, kiu estis ankoraŭ lojala al la reĝa kortego. Sed post la paco de Rueil, la frato de Armand finfine kunigis la Frondon, kiu ekde tiam estis kunestrita de Conti, Condé kaj Longueville. Ĉiuj estis arestitaj en la Palais Royal je la 16-a de januaro 1650 kaj enkarcerigitaj en la kastelo de Vincennes, sekve en la kastelo de Marcoussis kaj fine en Le Havre.

Mazarin devis dufoje ekzili sin por fuĝi antaŭ la rebeluloj : Ludoviko kaj la reĝino provis kunigi la kardinalon, sed tumulta amaso invadis la Luvron kaj devigis ilin resti en Parizo. Ludoviko la 14-a oficiale fariĝis plenaĝa en 1651, kiam li fariĝis tridekjara. La nedaŭra fuĝo de Mazarin, en 1651, ebligis la liberigon de Condé. Li sekve reorganizis la rebelon, kvankam Ludoviko la 14-a estis jam plenaĝa, kaj traktis kun Filipo la 4-a de Hispanio kaj Oliver Cromwell. Sed Ludoviko la 14-a obtenis la subtenon de la grava militestro Henri de Turenne, kiu estris la reĝajn militistojn kaj venkis Condé dum la batalo de Bléneau (7-a de aprilo 1652). Tio signis la finan fiaskon de la Frondo.

La plenaĝeco de la reĝo konsekvence ĉesigis la oficialan regentadon de lia patrino. Sed la reĝo, ankoraŭ tro juna por plenumi sian rolon, konfidis provizore sian potencon al Mazarin, kaj preferis provizore perfektigi sian militan trejnadon flanke de Henri de Turenne. En 1654 okazis la kronigo kaj la konsekrado de la nova reĝo en Reims, konforme al la kutimo. Tiu ceremonio ankaŭ celis montri al ĉiuj, ke la reĝlando estis denove en ordo, ĉar la kronigo de la reĝo simbolis la senhaltecon de la ŝtato kaj sekurigis protekton de Dio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]