Rassemblement National (Francio)
Tiu ĉi artikolo temas pri dekstre ekstremisma partio en Francio. Pri samnoma kaj programe simila partio en Belgio vidu la artikolon Front National (Belgio). |
fondinto | |
---|---|
bazaj informoj | |
fondodato: | 5-a de oktobro 1972 |
prezidanto: | Marine Le Pen |
retaj paĝoj: | www.frontnational.com |
La Front National ("Fronto Nacia", FN) estas franca dekstre ekstremisma[1] politika partio. Tiu leĝa partio estis fondita de Jean-Marie Le Pen dum 1972, kaj de tiam dum naciaj balotoj ĝenerale ricevis inter 5 kaj 15 pocentojn de la voĉoj. Post la jaro 2000 la balotaj rezultoj tre malkreskas[2].
Programo
La partio Front National mem nomas sin "patriotisma" kaj "naciisma" en la signifo de "franca identeco, tradicio kaj suvereneco". Ĝi ne konsideras sin partio ekstrema [3], sed "socie maldekstra kaj ekonomie dekstra" [4]. Inter la plej gravaj postuloj estas la limigo de enmigro en la landon, aparte la lukto kontraŭ enmigro el ne-EU-ŝtatoj kaj kontraŭ neleĝa enmigro. Laŭ la partiaj ideoj ĉiu kiu neleĝe troviĝas en Francio estu senprokraste resendata al la origina lando. Krome la partio postulas, ke francoj en Francio dum la serĉo de laborloko kaj dum ricevo de socia helpo havu signife pli bonajn kondiĉojn ol nefrancoj. Dum kampanjo de la prezidentaj balotoj de 1995 la partia gvidanto Jean-Marie Le Pen postulis la resendon de tri milionoj da ne-eŭropanoj el Francio.
Dum la kampanjo antaŭ parlamenta baloto de 2002 la partio aparte postulis la plialtigon de punoj por krimuloj kaj la reenkondukon de la mortopuno.
Centra koncepto de la partio estas la Préférence nationale, la naciisme organizita prefero de la "enlandanoj", do la francoj en Francio. LA socio ne estu dividata laŭ kapitalo kaj profesioj, sed dividiĝu inter "enlandanoj" supre kaj "eksterlandanoj" sube. La nacia ekonomio estus posedaĵo de la "enlandanoj", kaj la aliaj partioj detruus la nacian ekonomion, ĉar ili permesus kaj subtenus la enmigron de "eksterlandanoj".
Pliaj postuloj estas:
- pli granda sendependeco de la Eŭropa Unio kaj de aliaj internaciaj organizaĵoj
- enkonduko de protektaj doganoj por pli efika subteno de la enlanda agrikulturo kaj industrio
- reveno al "tradiciaj valoroj"
- en la familioj: malfaciligo aŭ malpermeso de abortoj, malpermeso de samseksamo
- en la arto: malakcepto de "degenerita" moderna arto kaj subteno de loka, tradicia kulturo
Konataj partianoj
- Marine Le Pen, filino de Jean-Marie Le Pen, prezidantino
- Jean-Marie Le Pen, honora prezidanto
- Alain Jamet, 1-a vicprezidanto
- Steeve Briois, ĝenerala sekretario
- Jean-François Jakh, ĝenerala delegito
Balota fortikaĵo kaj ligita organizaĵo
Balota fortikaĵo, do regiono kun aparte multaj subtenantoj, de la partio estas la kulture franc-germana regiono Alzaco, kie tamen la same dekstre ekstremisma partio Alsace d'abord ("Alzaco unue") pro sia regiona profilo estas forta konkurenco por la Fronto Nacia.
Kun la FN ligiĝas la sendependa sindikata organizaĵo Confédération Française Nationale des Travailleurs ("konfederacio franca nacia de laboristoj").
La Fronto Nacia en la Eŭropa Parlamento
La eŭropaj parlamentanoj de la partio Fronto Nacia dum januaro 2007 kune kun parlamentanoj de aliaj dekstre ekstremismaj kaj eŭroposkeptikaj partioj fondis novan frakcion en la Eŭropa Parlamento - la nova grupo havas la nomon Frakcio Identeco, Tradicio, Suvereneco (ITS). Pro la nova frakcia statuso la partio povas pli efike agi por siaj celoj ene de la supernacia parlamento. La prezidanto de la frakcio ITS estis la franco Bruno Gollnisch, kiu ankaŭ estis vicprezidanto de la Fronto Nacia.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Gilles Ivaldi, Marc Swyngedouw: HAL-SHS Dekstra ekstremismo en populisma vesto. Front National kaj Vlaams Blok, januaro 2006
- ↑ Aŭstra radio (ORF): Wahlniederlage für Front National ("balota malsukceso por la Fronto Nacia")
- ↑ Televida intervjuo de la 15-a de januaro 1982
- ↑ Diskurso de la 21-a aprilo 2002
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la partio