Frontignan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La movebla ponto en la centro de Frontignan - fermita

Frontignan (en okcitana lingvo 'Frontinhan') estas urbo en suda Francio en la regiono Languedoc-Roussillon kaj de la departemento Hérault. Ekde la 31-a de decembro 2002 ĝi apartenas al la Communauté d'agglomération du Bassin de Thau

La nomo de la urbo devenas de la romia konsulo Sextus Julius Frontinus. france nomata "Frontin", kiu posedis bienon ĉi tie.

Tutmonde konata estas speciala vino muscat (muskatelo). La legendo rakontas, ke Herkulo donis la specialan formon al la botelo, kiam li volis elpremi la lastan guton. La enloĝantoj france nomiĝas Frontignanais, sed en la loka folkloro ili estas nomitaj Frontipèche, kio rilatas al la pasinteco de multaj enloĝantoj. Kromnomo estas les Ventres Bleus (la bluventruloj).

En la centro de Frontignan estas movebla ponto por la strata trafiko. Ĝi leviĝas nur dum certaj horoj kaj blokas la trafikon sur la Canal du Rhône à Sète, ĉefe turismaj boatoj. La tempo de la deviga atento estas kutime uzata por aĉeti la faman vinon en la proksima vendejo de la kooperativo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eniro al la Muzeo, la ekza Chapelle des Pénitents
  • Église de la Conversion de Saint-Paul (12-a jarcento)
  • Muzeo en la Chapelle des Pénitents Blancs (kun muzeo)
La konstruaĵo estas el la 17-a jarcento. Estas prezentaĵoj pri la laboro en la vinberejo kaj la produktado de vino, pri submara arkeologio, pri la regiono kaj pentraĵoj de lokaj artistoj.
600 lokoj por boatoj ĝis 18 m, akvo kaj elektra kurento. Vendejoj kaj restoracioj estas proksimaj.
  • Plaĝoj

Muscat de Frontignan[redakti | redakti fonton]

vinberejoj apud Frontignan

Muscat de Frontignan estas dolĉa vino el la familio de Vin Doux Naturel. Ĝi estas produktita en la komunumoj de Frontignan kaj Vic-la-Gardiole.

Vino el Frontignan estis eksportita en la tempo de Karolo la Granda. Ekde la 13-a jarcento ĝi ĝuis altan reputacion en la reĝa kortumo de Francio. Karolo la 11-a (Francio) donis al la vinberkulturistoj la senlimigitan rajton por transporti la vinon sur stratoj kaj akvovojoj. Ĉi tiun privilegion konfirmis la reĝoj Henriko la 2-a (Francio) kaj Henriko la 3-a (Francio). Ĉiu tio sukceso instigis ankaŭ aliajn regionojn al la produktado de [muskatelo|muskatela] vino kaj ili provis utiligi la persitĝan nomon. La parlamento de Toulouse tial certigis la 18-an de julio 1665 la markon "Frontignan" kaj aliflanke malpermesis al la vinberkultivistoj enmiksi fremdan vinon por vendi.

La vino havas de la 31-a de Majo 1936 sian propran AOC (Appellation d'Origine Contrôlée), kiu ekzkluzive permesas vinberojn de la speco Muscat blanc à petits grains. Ekde la enkonduko la areo de la vinberejoj doubliĝis. En la jaro 2002 sur 790 ha estis produduktitaj 21.568 hektolitroj da vino.

La vinberejoj troviĝas sur la inklinoj de la Montagne de la Gardiole. La sudaj terenoj estas gardataj de montetoj kontraŭ la akraj nordaj ventoj de la regiono. La grundo apartenas al la Malm (Kimmeridgium kaj Oxfordium) kaj konsistas el feroplena argilo, kiu aperas ruĝe. En la argilo estas kalkŝtono. En la suda parto de la regiono oni devas elekti vinberplantojn, kiuj toleras kalkon. 275 produktantoj estas membro de la Coopérative de Frontignan, la loka kooperativo kaj 24 vinberkulturistoj produktas sian propran vinon.

La ordono postulas ke la mosto devas enteni minimume 252 g/l da zukero. La alkohola fermentado estas interrompita per aldono de 95-procenta pura alkoholo. Devas resti 125 g/l da zukero en la vino. La rikolto estu 26 hl/ha, kiu estas tre malalta kaj superigata regule dum la lastaj jaroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pierre Galet: Cépages et Vignobles de France. Eldonejo Lavoisier, Parizo 2004, ISBN 2-7430-0585-8.
  • Benoît France: Grand Atlas des Vignobles de France. Éditions SOLAR, Parizo 2002, ISBN

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Blazono de Frontignan

Blazono[redakti | redakti fonton]

La urba blazono montras, sur ruĝa fono, blankan turon kun kreneloj kaj tri malgrandaj turetoj supre.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kristana preĝejo de S-ta Paŭlo
Urbodomo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Locke: "Observations Upon the Growth and Culture of Vines and Olives", en : The Works of John Locke in Nine Volumes, Rivington, Londes, 1824, 12-a eldono, vol. 9
  2. James M. Gabler, Passions: The Wines and Travels of Thomas Jefferson, Bacchus Press Ltd., 1995, ISBN 0961352531