Front National (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fronto Nacia (Belgio))
Tiu ĉi artikolo temas pri dekstre ekstremisma partio en Belgio. Pri samnoma kaj programe simila partio en Francio vidu la artikolon Front National (Francio).
Fronto Nacia de Belgio
Front National de Belgique
partio
Lando  Belgio
Estro Daniel Huygens
Fondiĝo 1985
Lingvo(j) Nederlanda
Ĉefa sidejo Front National
Drève des Tumuli 6 bte 2
1170 Bruselo
Ideologio naciismo
Retejo parti-agir.be
vdr

La Front National ("Fronto Nacia", FN) estas dekstre ekstremisma politika partio en la franclingva parto de Belgio, paralela al la samnoma partio en Francio. La partio fondiĝis dum 1985.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La partio substrekas la politikon de interna sekureco kaj pledas kontraŭ enmigrado de eksterlandanoj. Krome oni postulas nacian familian politikon, kiu stimulu la naskokvanton de enlandaninoj.

Plie la partio luktas por pli granda aŭtonomio de la franclingva landoparto Valonio. Malsame al la same dekstra, sed nederlandlingvema partio Vlaams Belang en Flandrio la Nacia Fronto ne estas separatisma, sed kontraŭe decidita por-belga kaj uzas la naciajn flagon kaj himnon de Belgio en sia retejo.

Aliancoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la definitiva substreko de la valona identeco el partio en la balota distrikto Bruselo-Halle-Vilvoorde ankaŭ aliancas kun la sume pli sukcesa flandra dekstre ekstremisma partio Vlaams Belang.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]