Fronto de Liberigo de la Oromoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fronto de Liberigo de la Oromoj
Adda Bilisummaa Oromoo
partio • gerila organizaĵo
Lando  Etiopio
Estro Abiyu Geleta (oficiala reprezentanto), Gelasa Dilbo (militgvidanto)
Fondiĝo 1973 (aŭ 1974)
Loko de fondiĝo Harario
Ideologio etna separatismo
Retejo http://www.oromoliberationfront.org/
vdr

La Fronto de Liberigo de la Oromoj (FLO; orome Adda Bilisummaa Oromoo) estas ribela movado, establita en 1974[1] (laŭ aliaj informoj — en 1973) en la etiopia regiona ŝtato Oromio kaj celanta liberigon de ties indiĝenaj loĝantoj — la oromoj de subpremado de centra potenco, asimilado ktp.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

Flago de FLO

La ĉefa ideo de FLO estas liberigo de la premo de fremdaj subpremantoj — la amharoj, kiuj kaptis potencon kaj konsistigas plejparton en kontraŭdemokratia, ŝovinisma centra registaro. Gravan malkontenton de la oromoj elvokis kampanjo de dissetligado de loĝantoj de sekeca norda parto de la lando en teritorioj de la oromoj, kiun okazigis la centra registaro post grandega sekego kaj malsatego de 1984-1985. La kampanjo havis ankaŭ politikajn celojn, ĉar inter transmigrintoj multis subtenantoj de la eritreaj kaj tigrajaj opoziciaj grupoj. Centoj da miloj da oromoj estis devigitaj forlasi siajn tradiciajn loĝlokojn. Laŭ kelkaj asertoj, pli ol 6 milionoj da oromoj perdis siajn terenojn dum transloĝigo kaj establado de la vilaĝoj de kolektiva laboro. Preskaŭ du milionoj fuĝis en najbarajn landojn.[2]

Strukturo[redakti | redakti fonton]

FLO havas propran radiostacion «La voĉo de Liberigo de la Oromoj» kaj militan organizaĵon — la Armeo de Liberigo de la Oromoj. En «liberigitaj» regionoj establiĝis la potenco de FLO. En 1994 ĉefaj batalagoj okazis en la provincoj Asoso kj Uolego.

Laŭ la rusia militspertulo Pavel Neĉaj, FLO havis la du partojn: unu apogis sin je kristana loĝantaro de teritorioj okcidente de Adis-Abebo (la eksa provinco Uolego), la alia agadis en suda kaj orienta regionoj, loĝataj precipe de islamanoj.[3]

Retpoŝta adrso: SBO13366@aol.com

Militaj fortoj[redakti | redakti fonton]

Plejparte FLO bataladis en la regionoj en orienta, suda kaj okcidenta partoj de Etiopio, loĝataj de la oromoj. Ĉefa taktiko estis subitaj atakoj de malgrandaj partizanaj trupoj kun postaj retiriĝoj, kaj diversioj en komunikiloj inter Etiopio kaj Ĝibutio.

Nun FLO agadas precipe en suda kaj sud-orienta partoj de Etiopio, ĉelimaj regionoj de Somalio, en nord-okcidenta Kenjo. En la 1990-aj jaroj ĉirkaŭ 700 batalantoj ĉiam troviĝis en bazoj en Koruoli, Baidoa, Gedo en Somalio (teritorio, kontrolita de Husejn Farah Ajdid).[4]

FLO mem taksas siajn militajn fortojn je 15-20 mil regulaj batalantoj kaj ĝis 60 mil kaze de mobilizado de triba milico. Spertuloj diras pri 2000 konstantaj batalantoj.[4] Multaj batalantoj iam dizertis el la registara armeo. Armilaro plejparte konsistas el malpezaj pafiloj, mitraloj, minĵetiloj. Kirasaŭtoj kaj artilerio malmultas.

Milite FLO ĉiam estis malpli forta ol NFLE kaj NFLT.[3]

Interrilatoj[redakti | redakti fonton]

Batalantoj de FLO en Kenjo

Oni asertas, ke FLO havas subtenon de Sudano, de kies teritorio evidente dissendadas ĝiaj radiostacioj. La sudana registaro faris tion, reagante al la subteno de la Liberiga Armeo de la Sudana Popolo (SPLA) fare de la etiopia registaro. FLO kaj SPLA malamas unu la alian, regule kulpigas je fiagoj kontraŭ siaj popoloj.

Kun la Nacia Fronto de Liberigo de Eritreo (NFLE) FLO havas fortajn interligojn, inkluzive militajn. Trupoj de NFLE partoprenis la ofensivon kontraŭ Asoso en januaro 1990. Laŭ interkonsento, militkaptitaj de NFLE soldatoj-oromoj estis transdonataj al FLO. Krime FLO alvokis la oromojn ne partopreni militon kontraŭ eritreaj opoziciuloj, dizerti el la registara armeo.

Kun la Nacia Fronto de Liberigo de Tigrajo (NFLT) FLO havas pli komplikajn rilatojn. Ĝi subtenas ĝian lukton pri sendependeco, sed kondamnas ties entrudon en aferojn de la oromoj, akuzas je strebo al establo de etna dominado de la tigrajoj. NFLT kontraŭas sendependiĝon de la oromoj. En marto 1990 ĝi establis el militkaptitaj oromaj soldatoj de la registara armeo la Nacia-Demokratian Organizaĵon de la Oromoj (NDOO), kiun ĝi agnoskis laŭleĝa reprezentanto de tiu popolo.

Ankaŭ FLO kunlaboras kun la Nacia-Liberiga Fronto de Ogadeno (de 1996), la Revolucia-Demokratia Fronto de la Afaroj (de 1997), la Unuiĝinta Fronto de Liberigo de la Oromoj, la Liberiga Organizaĵo de la Popolo Oromo (de 1999).[4]

Sudano, Eritreo kaj Libio donis politikan kaj militan helpon al FLO. En majo 1999 estis rimarkita liverado de kirasaŭtoj, artilerio kaj municioj el Eritreo trans la havenurbo Merka (Somalio), kies celo estis ĉirkaŭi Etiopion dum la milito inter Etiopio kaj Eritreo.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

FLO estis establita en la provinco Harario. Unue ĝi bataladis precipe en suda parto de la lando, en la 1980-aj jaroj la batalagado disvastiĝis ankaŭ en orientan Etiopion. Dum la milita konflikto inter Etiopio kaj Somalio en 1977-1978 FLO batalis je la flanko de la somalia armeo.[4]

En 1989 en Harario okazis la 2-a kongreso de FLO.

Dum unuaj jaroj pri ĝia ekzistado konis nur malmultaj eksterlandaj spertuloj. Fameco atingis FLO en januaro 1990, kiam ĝiaj trupoj subite kaptis tri urbojn kaj kelkajn vilaĝojn ĉe la limo kun Sudano, eksterminte gravajn trupojn de la registara armeo. Interalie en la urbo Asoso ili kaptis 6 kubajn kuracistojn, kiuj laboris en loka malsanulejo kaj estis liberigitaj nur danke al perado de la sudanaj potenculoj.

En 1991, post falo de la reĝimo de Mengistu Haile Mariam FLO eniris la regantan Revolucia-Demokratian Fronton de la Popolo de Etiopio (RDVPE), estratan precipe de tigrajoj.

En la lokaj balotoj printempe de 1992 plejparton da voĉoj en Oromio gajnis la Nacia-Demokratia Organizaĵo de la Oromoj, establita de la Nacia Fronto de Liberigo de Tigrajo (NFLT). FLO kaj kelkaj alia partioj bojkotis balotadon, kio malvalidigis balotojn en oromo-teritorioj. Protestante kontraŭ tia konduto de RDVPE, FLO forlasis ĝin kaj kune kun kelkaj aliaj organizaĵoj alvokis nuligi rezultojn de la balotoj. Responde al plendoj de FLO pri maljusta balotado, la registaro subite malarmigis plejparton da ties batalantoj, kaptis kah sendis en prizonojn ĉirkaŭ 20 mil anojn de FLO kaj ĝiaj subtenantoj.[5] Antaŭ 1995 preskaŭ ĉiuj ili estis liberigitaj.[3]

En junio 1994 okazis tutnacia balotado en la Konstitucianta kunveno. RDVPE denove subpremadis opoziciulojn, do FLO kaj plejparto da amharaj partioj plian fojon bojkotis la balotadon.[6]

Post frakaso de la kristana parto de FLO, la organizaĵon ekgvidis islamana alo, kiu komencis partizanan militon kontraŭ la registaro. Samtempe en islamaj oromo-regionoj plifortiĝis la islamisma Islama Fronto de Liberigo de la Oromoj.[3]

Post komenco de la milito inter Etiopio kaj Eritreo en 1998, FLO iom aktiviĝis, ricevinte pliajn subtenantojn forme de dizertintoj kaj subtenon de Eritreo. Somere de 2002 kelkcent da batalantoj penetris el Sudano en okcidentajn partojn de Oromio, sed ene du semajnoj pleparte estis mortigitaj aŭ militkaptitaj.[3]

En aŭgusto kaj septembro 2006 el la registara armeo dizertis du generaloj oromoj, kiuj deklaris intencon aliĝi al FLO.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse Krjukov V. Poĉti neizvestnij front // Azija i Afrika segondja. 1991. N 6. p. 20. (esperante Preskaŭ nekonata fronto // Azio kaj Afriko hodiaŭ)
  2. ruse Krjukov V. Sama verko. p. 20-21.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 ruse Нечай П. Военно-политическая ситуация в Эфиопии 1991-2006 гг. (esperante Neĉaj P. Milita-politika situacio en Etiopio 1991-2006)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Фронт освобождения оромо (Oromo Liberation Front / OLF)[rompita ligilo] ruse
  5. Ethiopia: Status of Amharas. April 6, 1993 angle
  6. [https://web.archive.org/web/20080914182908/http://i-r-p.ru/page/stream-exchange/index-16886.html Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine ruse А.Б. Крылов. Африканский рог: новые тенденции развития] Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine (esperante Afrika Korno: novaj tendencoj de evoluo)