Frostenpenetra profundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La frostenpenetra profundo estas la maksimuma vertikala profundo, ĝis kie dum iom longa frostperiodo la tersurfaco frostiĝas kaj la grundofrosto avancas.

Tiu profundo dependas de la aertemperaturo super la grundo, la sunenradiado kaj la albedo de la grundo, la kovro per neĝo kaj precipe de la varmokondukta kapablo de la grundo mem, kiu laŭ la konsisteroj, poreco kaj akvenhavo forte varias.

Graveco en la stratkonstruado[redakti | redakti fonton]

En la konstrufako, precipe en la stratkonstruado, la konstruobjektoj devas havi tralaskapablan frostprotektan tavolon el graveloŝtongruo, en kiu la akvo, entenata en la grundo, povas deflui. Frostiĝanta akvo rezultigas glacilenson kaj formiĝon de stratotruoj.

Je meznombra vintra duonjaro la frostenpenetra profundo, koncernanta la stratkonstruadon, dependas precipe de la varmkondukta kapablo de la stratostrukturo kaj de la subkuŝanta grundo. Por mezseveraj frostperiodoj la taksformulo donas bonan orientiĝvaloron, je kio FI estas la frostindekso (supraĵe dirite la sumo de la malvarmogradoj de la koncernaj tagoj). Se oni supozas 500 (500 °C·tago), rezultas 100 cm, kaj kun certiga aldono fine la 120 cm, kutimaj en la stratkonstruado.

Por malpli strenataj konstruaĵoj aŭ por grundoj kun pli granda varmokapacito tiu valoro povas esti malpliigita al ½ ĝis ¾ metro.

Parencaj temoj[redakti | redakti fonton]

  • Germanio laŭ la klimatokondiĉoj estas dividita je tri frostozonoj, kiuj influas la stratkonstruadon.
  • multjare frostiĝintaj grundoj estas grundoj, kiuj dum la tuta jaro estas frostiĝintaj kaj maksimume ekdegelas surface.