Frosto (ludo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frosto (ludo)
Freeze
Greg Van Patten
2
8x8
60 - (30 blankaj, 30 nigraj)

Frosto estas ludo. Ĝia 1-a eldono: artikolo verkita de Kerry Handscomb en numero 7 de la kanada revuo 'Abstract Games', kadre de '8x8 Game Design Competition'. http://www.abstractgamesmagazine.com. Ni pensu pri la ludtabulo kvazaŭ daŭran, senliman: t.e.: a1 apudas la fakon a8; b1 apudas la fakon b8, ktp. Plue, a1 estas apuda al h1; a2 al h2, ktp. La du parojn el fakoj malplenaj oni difinis tie por ke tia daŭreco ĝuste plenumu.

Movoj[redakti | redakti fonton]

Nigrulo movas unue kaj de tiam ambaŭ ludantoj alternu siajn ludvicojn. Movi dum propra vico ne estas devige, sed ĉiam konvenas.

Ĉiu ludando dum sia ludvico prenas unu el siaj ludpecoj kaj saltigas ĝin super sinsekvo da malamikaj ludpecoj. Tiajn saltojn oni faru orte, ne diagonale. Nur po unu malamika ludpeco povas esti saltata ĉiuvice. Krome, oni bezonas ke tiu fako tuj malantaŭa al la saltita malamika ludpeco estu malplena.

Kaptoj[redakti | redakti fonton]

Forigu el la ludtabulo la saltitan ludpecon, kaptante ĝin. Eblas, kvankam ne endas, plu salti per la sama ludpeco super aliaj, kiuj same estos kaptitaj.

Dum sia unua vico, ekzemple, Nigrulo povas salti b1:b7 kaptante la blankan ludpecon sur b8.

Frostigi la kontraŭulo[redakti | redakti fonton]

Fininte la saltadon, la kaptinto devas nun remeti la kaptitaĵojn sur la ludtabulon. Agu jene: dismetu ilin sur iun ajn malamikajn ludpecojn kuŝantajn surtabule. Po unu kaptita ludpeco sur ĉiun malamikan, formante tiel 2-pecajn kolonojn, kiuj nomiĝas 'Reĝoj'. Reĝo ne povas moviĝi. Tamen ĝi povas esti kaptita. Kapti Reĝon liveras 2 novajn ludpecojn uzotajn por senmovigi aliajn ludpecojn de la kontraŭulo. Ju pli la partio disvolviĝas, des pli da nemoveblaj Reĝoj estas sur la ludtabulo.

Celo[redakti | redakti fonton]

Malvenkas tiu, kiu povas movi neniun ludpecon, pro tuta frosto.

Ligoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.