Frotolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La frotolo (itale frottola, kiu signifas "mensogeto") estas la superreganta speco de itala populara, sekulara kanto el la 15-a kaj frua 16-a jarcentoj. Ĝi estas la plej grava kaj disvastigita antaŭaĵo de la madrigalo. La apogeo de komponado de frotoloj estis la periodo de 1470 ĝis 1530, kaj tuj poste la formo estis anstataŭigita de la madrigalo.

La centro de la frotolo-verkistoj estis en norda Italio Mantova, sude Napolo. En Napolo evoluis ties specifa formo, la villanella alla napoletana.