Fru-nova altgermana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fru-nova altgermana lingvo
Deudsch
Regiono suda Germanio (sudo de la linio Benrath), partoj de Aŭstrio kaj Svislando
Morto evoluis en la modernan germanan ekde la 1650-oj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Altgermana
Fru-nova altgermana
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 deu
v  d  r
Information icon.svg

La Fru-nova altgermana lingvo (FNAGFrua novaltgermana) estas termino por la periodo en la historio de la germana lingvo, ĝenerale difinita, laŭ Wilhelm Scherer, kiel la periodo 1350 al 1650.

Laŭ alternativaj periodigoj la periodo komenciĝas poste; ekz. ĉe la invento de printado per moveblaj tipoj en la 1450-aj jaroj.

La termino estas la norma traduko de la germana Frühneuhochdeutsch (Fnhd.), prezentita de Scherer. La termino Frua moderna altgermana estas ankaŭ foje uzata por ĉi tiu periodo (sed la mallongigo FMAG estas ĝenerale uzata por la frua mezaltgermana lingvo).

Periodigo[redakti | redakti fonton]

La komenca kaj fina datoj de FNAG estas, simile al ĉiuj lingvaj periodigoj, iom arbitraj. Malgraŭ multaj alternativaj proponoj, la datoj de Scherer ankoraŭ renkontas vastan akcepton. Lingvistike, la meza 14-a jarcento estas markita de la fonologiaj ŝanĝiĝoj en la vokala sistemo kiuj karakterizas la modernan norman lingvon; la meza 17-a vidas la perdon de statuso por regionaj formoj de lingvo, kaj la triumfo de la germana super la latina kiel la domina, kaj tiam sola lingvo por publika diskurso.

La datoj de Scherer ankaŭ havas la meriton koincidi kun du gravaj demografiaj katastrofoj kun lingvaj konsekvencoj: la Nigra morto, kaj la fino de la Tridekjara milito. Argumenteble, la Vestfalia Paco en 1648, per finado de sanktaj militoj kaj kreo de ia Germanio de multaj malgrandaj suverenaj ŝtatoj, situaciigis la esencajn politikajn kondiĉojn por la fina evoluo de universale akceptebla norma lingvo en la sekvonta nova alta germana periodo.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Ekzistis nenia norma frua nov-altgermana, sed la periodo vidis la laŭgradan evoluon de formoj de la germana, almenaŭ en skribado, kiuj ne simple estis spegulaĵoj de regionaj dialektoj. Du supra-regionaj Schriftsprachen ("skribitaj lingvoj") iĝis elstaraj, influante ĉiujn dialektojn, kaj unu la alian:

Fonologio kaj gramatiko[redakti | redakti fonton]

En fonologio kaj morfologio, la ĉefaj lingvaj evoluaĵoj de la periodo estas:

Ĉi tiuj ŝanĝoj ne afektis ĉiujn dialektojn egale, kaj kondukis al pli granda disapartiĝo inter la germanaj dialektoj ol en la meza alta germana.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La periodo vidis la inventon de printado per movebla tipo (ĉ. 1455) kaj la Reformacion (de 1517). Ambaŭ el ĉi tiuj estis gravaj kontribuantaĵoj al la evoluo de la moderna germana norma lingvo, en tio ke ili plue stimulis la evoluon de ne-lokaj formoj de lingvo kaj renkontigis ĉiujn parolantojn al formoj de la germana de ekster siaj propraj areoj — eĉ la analfabetojn, al kiuj oni "al"legadis. La unike plej grava teksto de la periodo estis la Biblia traduko de Lutero, la unua parto de kiu estis publikigita en 1522, kvankam ĉi tiu ne estas nun kredita kun la centra rolo en la kreado de la normo, kiun oni iam al ĝi atribuis. Tio estas ankaŭ la unua periodo en kiu prozaj verkoj, kaj literaturaj kaj diskursivaj, iĝis pli multaj kaj pli gravaj ol pooezio.

Ekzempla teksto[redakti | redakti fonton]

Lutero, 1545 Moderna germana Londona Biblio Rajtigita Versio
(anglalingva)
  1. Im anfang war das Wort, vnd das Wort war bey Gott, vnd Gott war das Wort,
  2. das selbige war im anfang bey Gott.
  3. Alle ding sind durch das selbige gemacht, vnd on dasselbige ist nichts gemacht, was gemacht ist.
  4. Jn jm war das Leben, vnd das leben war das Liecht der Menschen,
  5. vnd das liecht scheinet in der finsternis, vnd die Finsternis habens nicht begriffen.
  1. Im Anfang war das Wort, und das Wort war bei Gott, und Gott war das Wort.
  2. Dasselbe war im Anfang bei Gott.
  3. Alle Dinge sind durch dasselbe gemacht, und ohne dasselbe ist nichts gemacht, was gemacht ist.
  4. In ihm war das Leben, und das Leben war das Licht der Menschen.
  5. Und das Licht scheint in der Finsternis, und die Finsternis hat nicht ergriffen.
  1. En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
  2. Tiu estis en la komenco kun Dio.
  3. Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis.
  4. En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
  5. Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.
  1. In the beginning was the Word, and the Word was with God, and the Word was God.
  2. The same was in the beginning with God.
  3. All things were made by him; and without him was not any thing made that was made.
  4. In him was life; and the life was the light of men.
  5. And the light shineth in darkness; and the darkness comprehended it not.
La komencaj frazoj de La Evangelio laŭ Sankta Johano

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • R.E.Keller, The German Language, Londono 1978. ISBN 0-571-11159-9
  • Lexikon der Germanistischen Linguistik, red. Hans Peter Althaus, Helmut Henne, Herbert Ernst Weigand, 2-a reviziita eldono, Tübingen 1980. ISBN 3-484-10396-5
  • Wilhelm Scherer, Zur Geschichte der deutschen Sprache (Berlino 1868)
  • C.J.Wells, German. A Linguistic History to 1945, Oxford 1987. ISBN 0-19-815809-2