Frua Esperanto-movado en Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Sur tiu vastega etendaĵo oni parolas sole la lingvon portugalan; dum granda permara aŭ surtera vojaĝo, kiu povas daŭri ĝis dekoj da tagoj, oni ne trovas, kiel en Eŭropo, la diversecon de idiomoj, kiu malebligas la interkompreniĝon. Krom tio, en la limnajbaraj landoj estas parolata la hispana lingvo, idiomo apartenanta al la sama familiobranĉo, kiel la portugala. Kaj, se estas vere, ke en Eŭropo hispanoj kaj portugaloj ne ĉiam sin interkomprenas, en la hispan-amerikaj landoj, kie la prononcado de la du lingvoj estas iomete modifita, la homoj de meza kulturo sin ordinare bone interkomprenas, eĉ se ĉiu parolas sian hejman lingvon. Brazilo estas lando de enmigrado: estas do nature, ke fremdulo, tien ĉi veninta por fiksi loĝejon, penas eklerni la lingvon de sia nova loĝloko. La negocoj pri la ĉefa eksportkomercaĵo de komenco de 20-a jarcento- la kafo - estis farataj en la brazilaj negocejoj pere de la portugala lingvo. Pri la importkomerco, la fremdaj vendistoj uzas plej ofte, pro sia intereso mem, la lingvon de la brazilaj aĉetantoj ĝis hodiaŭ. La turismo ekkreskas nun danke al la koncernaj penoj de la Registaro. Nur malmulte da fremdlandanoj venadis viziti Brazilon, kaj eĉ tiuj malmultaj venis preskaŭ ĉiam el la plej proksimaj landoj, t. e. el la hispanlingvaj nacioj. Estas cetere konata fakto, ke en la novaj landoj, travivantaj ankoraŭ sian epokon de formiĝo, oni ordinare ne atentas kiel gravan aferon la kulturfakojn, kiuj ne havas praktikan aspekton kaj monan valoron. La kleraj homoj studas la francan kaj la anglan lingvojn, la germana kaj la itala estas ankaŭ scipovataj de multaj studemuloj, kiuj devas ilin studi por legi verkojn de siaj respektivaj fakoj (la medicino, la naturscienco ktp.). Ĉar la portugala lingvo ne estas tiel disvastigita kiel la cititaj, tial ne estas malfacile konvinki kulturitan homon pri la teoria utileco de Esperanto. Tio klarigas tiun gravan helpon, kiun Esperanto jam delonge ricevas de klarvidaj homoj. Estas certe, ke, se ne ekzistus la supre cititaj malhelpoj, tiu subteno estus jam haviginta al Esperanto rimarkindajn rezultatojn por ĝia definitiva kaj brila triumfo en la lando.

Unuaj Izolitaj Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

La unua brazila Esperantisto estis d-ro Baggi de ARAUJO, supera juĝisto en Ŝtato Rio-de-Ĵanejrio, kiu sciis Esperanton jam en 1896, ĝin uzadis por sia korespondado kun fremdlandaj Esperantistoj kaj pri ĝi skribadis en la gazetaro. A. C. Coutinho, kiu faris grandan servon al Esperanto tradukante la "Unuajn Lecionojn" de Cart en la portugalan lingvon, ŝuldas sian Esperantiĝon al d-ro Baggi de Araujo. Jam en 1897 la revuo ,Lingvo Internacia havis unu abonanton en Santos, nome Francisco Portuense Machado Reis, kaj K. Ostanoviĉ korespondadis kun F. da Silva, loĝanta en San-Feliciano. Kredeble tiu ĉi lasta estis varbita en la movadon pere de Francisko Valdomiro Lorenz, klera ĉeĥo, loĝanta en San-Feliciano depost 1896; (iam fervora Esperantisto Lorenz aliĝis al Ido, revenis al Esperanto kaj antaŭ nelonge akceptis Nov-Esperanton de René de Saussure kaj fine revenis al Esperanto).
En 1898, Medeiros e Albuquerque, tre konata diverstema verkisto, kaj de tiam simpatianta Esperanton, skribis en "Revista Brazileira" (15-a de aprilo) artikolon titolitan "Lingvo internacia Esperanto." La helenisto barono Ramiz Galvão publikigis en 1903, en la grava "Garnier Almanako", kies direktoro li mem estis, artikolon pri Esperanto. En 1905 anekdotojn en Esperanto publikigis la gazeto "O Cinzel" (La Ĉizilo), en urbo Ubá. En tiu sama jaro aperis en gazeto de Porto-Alegro (19-a de aprilo) artikolo de Cristiano Kraemer "Solresol kaj Esperanto", kaj en gazeto "Raio X", de tiu sama urbo, du artikoloj (31-a de aŭgusto kaj 30-a de novembro). Ĉirkaŭ tiu epoko Reinaldo Geyer, en Porto-Alegre, skribadis en Esperanto-gazetoj artikolojn pri Brazilo.
Pluraj elmontroj por Esperanto estis do registrataj, precipe en Rio-de-Ĵanejrio, Rio-Grande-do-Sul kaj Minas-Gerais, sed ĉiuj tiuj Esperantistoj agadis izole, sen ia komuna asocio por la organizado de sistema propagando.

Unuaj Grupoj kaj Progesoj[redakti | redakti fonton]

Nur en la 17-a de marto 1906, João Keating, helpata de sindonaj amikoj, fondis en Kampinaso la unuan Esperanto-grupon "Suda Stelo", kiu ne ekzistas plu. Ĉar la grupo ne havis propran gazeton, ĝia fondo estis diskonigita al la brazilaj Esperantistoj pere de la fremdlandaj gazetoj, precipe per "L' Esperantiste".
En la lastaj tagoj de majo 1906, Everardo BACKHEUSER komencis per la gazeto "O Paiz", danke al la granda ĵurnalisto Alcindo Guanabara, serion da Esperanto-lecionoj.
Kiam Backheuser komencis la lecionojn pri la lingvo internacia, tiu ĵurnalo publikigadis jam de kelka tempo kursojn pri la franca kaj angla lingvoj; post la tria aŭ kvara leciono li komencis ricevi leterojn, skribitajn de personoj, kiuj antaŭ la kursostarigo sciis nenion pri la lernota lingvo. En tiuj leteroj estis malmulte da eraroj, kaj, kontraŭe, la malmultaj leteroj redaktitaj en franca aŭ angla lingvo venis al la respektivaj instruantoj preskaŭ nelegeblaj, pro la multaj eraroj.
Animite de la sukceso de tiu propagando, d-ro Backheuser proponis la fondon de Esperanto-Klubo. Lia ideo estis entuziasme akceptita, kaj granda nombro da homoj enskribiĝis kiel anoj. La 29-a de junio pli ol 100 personoj kunvenis en la sidejo de "O Paiz" kaj tie fondis klubon, kiu ricevis la nomon "Brazila Klubo Esperantista" (BKE). Estis aklame nomita la jena estraro: prez. Backheuser; vicprez. Nuno Baena kaj Nerval de Gouveia; sekr. Lauriano das TRINAS; kas. Honório Leal.

BKE komencis sian agadon efektivigante brilan serion da paroladoj kaj malfermante kursojn en diversaj oficialaj lernejoj (Nacia Gimnazio, "Pedagogium", Milita Kolegio). Krome en apartaj lernejoj kaj en asocioj (Spencer Lernejo, Colomy Club, Asocio de Komercoficistoj ktp.)

Sekvis baldaŭ la fondo de aliaj grupoj en Rio-de-Ĵanejro. "Verda Stelo", Laboristara Grupo Esperantista kaj Societo Brazila Esperantista.

Jam en n-ro 7 de Brazila Revuo Esperantista (oktobro 1907 oni mencias la agemajn grupojn Mateno Stela kaj Grupo Espero sub ĉefa instigo de Haroldo Amaral en San-Paŭlo.

Proksimume ĉe tiu epoko alvenis al Rio-de-Ĵanejro la franca Esperantisto Paul Berthelot; tiam la lokaj Esperantistoj kun tute prava emocio povis la unuan fojon provi siajn praktikajn konojn kaj certiĝi pri la ĝusteco de sia prononcado. Berthelot tre helpis la propagandon, farante kursojn per la rekta Metodo, ĉar li ja ne scipovis la portugalan lingvon. Li mortis en la interno de Brazilo, Conceição do Araguaia en 1910.

La unua ago de la registaro subtene al Esperanto estis la decido de la Ministro de Publikaj Laboroj, Lauro Müller, kiu en novembro 1906 deklaris Esperanton "lingvon klaran" por la tetegrafado en Brazilo. Kunhelpis al tio Medeiros e Albuquerque, tiama prez. de BKE. Brazilo estis la unua, kiu faris tian decidon.

En apr. 1907 ekaperis la Brazila Revuo Esperantista, kies unuaj redaktoroj estis Alberto Vieira, Geyer kaj Backheuser kaj kiu en septembro 1908 ŝanĝis sian nomon al Brazila Esperantisto. Kiel oficiala organo de Brazila Ligo Esperantista, ĝi estas ankoraŭ publikigata nuntempe.

La serio de la naciaj kongresoj de Esperanto komenciĝis en la 13-a de julio 1907; kiam en Rio-de-Ĵanejro estis inaŭgurata la 1-a Kongreso, kies solena malferma kunsido estis prezidata de la Ministro de Interno mem, Tavares de Lira.

Tiu Kongreso decidis la fondon de la Brazila Ligo Esperantista (BLE), por kunigi ĉiujn grupojn. De tiu tempo aliĝis al l' Ligo 81 grupoj, el kiuj multaj havis efemeran ekzistadon. La unua estraro de la Ligo konsistis el Backheuser, prez. Reinaldo Geyer, sekretario , Manuel Paiva ARAUJO, kasisto.

Ĉe la sekvintaj kongresoj regis, kiel ĉe la unua, granda entuziasmo; ili estis la jenaj: 2-a, en San-Paŭlo (1909); 3-a, en Petropolo (1910); 4-a, en Juiz de Fora (1911); 5-a, en Rio-de-Ĵanejro (1913); 6-a, samloke (1921); 7-a, samloke (1923) kaj 8-a, en Vitorio (1926). Ilin ĉiujn ĉeestis reprezentantoj de pluraj ministroj kaj de prezidantoj de la ŝtatoj; la federacia registaro helpis materiale tiujn kongresojn, konsentante al ilia estraro senpagan telegrafadon pri la kunveno kaj, ankaŭ senpagan veturadon al la kongresanoj, kiuj sin direktis al la kongreslokoj ekster la ĉefurbo. Al la 7-a la prezidanto de la respubliko, Artur Bernardes, irigis oficialan reprezentanton al la solena malferma kunsido, kaj la ministro de interno, João Luiz Alves, ĝin persone prezidis. Ĉe la 8-a, la registaro de ŝtato Espirito-Santo akceptis la kongresanojn kiel oficialajn invititojn kaj pagis tute la elspezojn, kiujn ili faris kiel ŝtataj gastoj.

Krom la cititaj oficialaj agoj, la brazila registaro ĉiam elmontras sian subtenon al E en diversaj manieroj.

Okaze de la Nacia Ekspozicio en 1908, la grava "Memoriga Bulteno de l' Ekspozicio" estis presata en tri lingvoj: portugala, franca kaj Esperanto; kaj ĝia antaŭparolo estis publikigata aparte en Esperanto. Esperanto estis ankaŭ uzata por la oficiala propagando de la Internacia Ekspozicio en 1922. Tiu ekspozicio kontraktis kun la gazeto "Esperanto Triumfonta" la publikigon de speciala numero por propagando de Brazilo. Sekve de tiu propagando estis ricevataj centoj da leteroj kaj kartoj, kun peto pri informoj; kaj multo da fremdaj gazetoj, kiuj publikigis sciigojn, donitajn de la E-istoj, en la respektivaj lingvoj. Ĉe la du cititaj ekspozicioj BKE ricevis oran medalon pro la prezentitaj Esperantaĵoj.

La leĝo n-ro 1.162 de la 29-a de oktobro 1913, permesis la sendevigan instruadon de Esperanto en la lernejoj de Ŝtato Rio-de-Ĵanejrio. Per la dekreto n-ro 1.165, de 31-a de oktobro 1917, strato Maria José, en Rio-de-Ĵanejro estis eknomata Zamenhof. En Brazilo ekzistas kelkaj stratoj kun la nomo Esperanto el ili en Realengo, kvartalo de Rio de Janeiro, (depost 23-a de marto 1932). La leĝo n-ro 759, de la 31-a de oktobro 1918, permesis la sendevigan instruadon de Esperanto ĉe la Normala Lernejo kaj ĉe la duagradaj lernejoj de Ŝtato Serĝipo. La dekreto n-ro 2.083, de la 11-a de januaro 1919, permesis la sendevigan instruadon de Esperanto ĉe la unuagradaj metiaj kaj normalaj lernejoj de la antikva Federacia Distrikto.

Divastigado en 1920-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Multaj eminentuloj simpatias Esperanton. La peticion kiun BLE sendis 10-a de aŭgusto 1921 al la Ligo de Nacioj, subskribis pli ol 200 kleraj homoj en Rio-de-Ĵanejro.

Faris paroladojn, skribis artikolojn, aŭ helpis en iu alia maniero la propagandon, krom la supre cititaj, la jenaj kleraj brazilanoj. Silvio Romero, filozofo, Olavo Bilac, princo de la brazilaj poetoj; Carlos Porto Carreiro, poeto kaj lingvisto; Markizo de Paranagŭa, scienculo, kaj aliaj.


Per dekreto n-ro 4.356, de 26-a de oktobro 1921, BLE estas konsiderita asocio de publika utileco. Kiam la estraro de la Ligo iris danki Epitacio Pessoa, prezidanton de la respubliko kaj unu el la plej eminentaj brazilaj politikistoj, li deklaris, ke li estas sincere konvinkita pri la utileco de Esperanto por la homaro, danke ĝian logikecon kaj facilecon, kiujn li mem konstatis.

En O Brasil Esperantista oni notas ke en 1921 skolta inĝeniero G. Arthur Brown intencas fondi Esperanto-klubon. Tiu fondo ŝajne okazis en la 1-a de majo 1922 sub la nomo Grupo Esperantista de São Paulo. En 1930 el la Populara Asocio Esperantista establiĝas San-Paŭlo Grupo Esperantista.

En 1922 la Brazila Parlamento voĉdonis subvencion al la Ligo. Tiu subvencio estis komence en valoro de ĉirkaŭ 760 svisaj frankoj, malpliiĝis poste, pro la ekonomie malfacila situacio de la lando, je la 1930 ĉirkaŭ 380 svisaj frankoj. En sia parolado ĉe la 7-a Kongreso, la ministro de interno atentigis pri la valoro, plie morala ol materiala, de tiu helpo. La nuna provizora registaro, faranta rigoran ekzamenon pri ĉiuj subvencioj, forstrekis plurajn, sed tenis plu tiun al la Ligo.

La brazila registaro elektis oficialajn reprezentantojn de la jenaj UK-j 5-a: Vieira Souto, b-a: Melo e Sousa, 7-a: inĝ. Agenor de Miranda, 18-a: d-ro Carlos Domingues,20-a: prof. E. Backheuser, 21-a: Domingues, 22-a: konsulo João Carlos Muniz kaj 24-a: Elyseu Montarroyos.

La Brazila Delegito ĉe la Ligo de Nacioj, Rodrigo Otavio, estis unu el la subskribintoj de la propono, ke tiu Ligo rekomendu la instruadon de Esperanto en la lernejoj.

La Supera Oficejo de Statistiko, Diskonigado kaj Propagando de la Ministerio de Edukado uzadas Esperanton por sia oficiala korespondado.

La plej granda sukceso de Esperanto ĉe la publikaj lernejoj en Brazilo estis atingita en 1918, jaro, kiam funkciis kursoj ĉe pli ol 20 lernejoj, vizitataj de pli ol 600 lernantoj. La Esperanto-lecionoj estis donataj tuj post la aliaj, de la 15-a ĝis la 16-a horo. La plinombriĝo de la lernantaro kaj la malebleco konstruigi pli da lernejoj devigis la administrantaron starigi du lerntempojn, nome de la 8-a ĝis la 12-a, kaj de la 12-a ĝis la 17-a. Iĝis do tre malfacile daŭrigi la Esperanto-kursojn, malgraŭ la granda volonteco de la lernejestrinoj. Tamen, dum kelkaj sekvintaj jaroj ankoraŭ funkciadis certa nombro da kursoj por instruistoj, kaj por lernantoj.

Alia grupo, sub nomo Populara Asocio Esperantista problabe klasbatalema aŭ socialista aperis ekde 1924 en San-Paŭlo kun José Moreira de Souza.

En 1929 la Supera Direktantaro de la Publika Instruado de tiama Federacia Distrikto adoptis Esperanton por la antaŭ nelonge starigita servo de Lerneja Internacia kaj -ŝtata Interŝanĝo, servo, kiu tamen ankoraŭ ne ricevis sian plenan forton.

En 1932 funkciis, rajtigite de la Ministro de Edukado, resp. de la Direktoro de Publika Instruado en Rio de Janeiro, kursoj de Esperanto ĉe la Ekster- kaj Internula Fakoj de Lernejo Pedro II (modelo de ĉiuj duagradaj lernejoj en Brazilo), ĉe la Instituto de Edukado, kiu diplomas la unuagradajn instruistojn en la ĉefurbo, kaj ĉe la "Grupo Escolar Rodrigues Alves".

En tiu sama jaro estis kreata katedro de Esperanto ĉe la Populara Labor-universitato, en Recifo, por kiu estis nomata instruanto la sindona Esperantisto Sebastião Albuquerque.

De 1925 ĝis 1928 Esperanto estis deviga objekto ĉe la komercolernejo tiam tenata de la Asocio de Komercoficistoj de Rio de Janeiro, la plej grava klasasocio en Latina Ameriko.

La jaron 1933 venis Egon Schaden, kiu fondis Centro Esperantista de São Paulo. En la jaro 1934 Alcindo Brito aperas kiel Esperanto-aganto en San-Paŭlo sub instigo de Ismael Gomes Braga. En 1936 estas fondita San-Paŭlo Esperanto-Klubo.

Post tiu periodo, la brazila esperanto-movado akiris proprajn karakterojn, malsimilajn al la Eŭropa modelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]