Suko
El Vikipedio
(Alidirektita el Fruktosuko)
| Ĉi tiu artikolo temas pri likvaĵo. Se vi serĉas informojn pri kontraŭimperiestro de Japanio, vidu la paĝon Suko (Japanio). |
- Ne konfuzu kun Sevo.
Suko estas likvaĵo en histoj de bestoj aŭ plantoj (PIV).
Suko estas ankaŭ trinkebla nutra likvaĵo kiun plantoj nature havas. Ekzemple, oranĝa suko estas la likva ekstraktaĵo de la frukto de la oranĝujo, la oranĝo. Suko estas ofte vendata kiel koncentraĵo, tiel la konsumanto reakvigos ĝin antaŭ trinkado.
Sukon, ĉefe vinberan sukon, oni povas lasi fermenti por fari vinon. Suko estas ofta enhavaĵo en miksataj drinkaĵoj.
Proverbo [redakti]
Ekzistas proverboj pri suko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
-

« De pli da suko ne malboniĝas la kuko. » -

« El sama tero devenas, saman sukon entenas. »
Referencoj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
|
||||||||||