Frumencio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frumencio

Frumencio (latine Frumentius, ankaŭ Feremenatus; naskiĝis en Tiro, nuntempa Libano; mortis ĉirkaŭ la jaro 383) estis kristana apostolo de Etiopio, unua episkopo de Aksumo, sanktulo kaj fondinto de la Etiopia Ortodoksa Eklezio.

Tiranio Rufino citas la fraton de Frumencio, Aedezio (latine Aedesius), kiu raportis ke la du fratoj ĉirkaŭ la jaro 316 akompanis ilian onklon Meropius al Etiopio. Ilia ŝipo estis atakata en la Ruĝa Maro, la ŝipanaro estis mortigita kaj la du knaboj estis venditaj kiel sklavoj al la reĝo de Aksumo.

La du junuloj akiris la konfidon de la reĝo, kiu dungis Aedezion kiel persona vina kelnero kaj Frumencion kiel kasisto. Antaŭ sia morto, la reĝo donacis la liberon al la du sklavoj. La vidviniĝinta reĝino deklari Frumencion persona instruisto de ŝia filo, la kronprinco kaj estonta reĝo Ezano (Ezana). Li pere de kristanaj komercistoj disvastigis la instruon de kristanismo en la regno. Kiam Ezano iĝis plenkreskulo, Frumencio akompanis la fraton Aedezion en ties revojaxo al Tiro ĝis la urbo Aleksandrio, kie li petis Atanazion, la patriarkon de Aleksandrio, sendi episkopon kaj pastron al Etiopio.

Atanazio vidis en Frumencio la taŭgan personon por tiu posteno kaj en 343 nomumis lin episkopo. Frumencio revenis al Etiopio, iĝis episkopo de Aksumo kaj kristane baptis la reĝon Ezano. Sekve konstruiĝis multaj kristanaj preĝejoj kaj ĝenerale disvastiĝis la kristanismo en Etiopio.

La etiopanoj al Frumencio donis la nomon Abuna (patro nia) respektive la titolon Aba Salama (patro de paco). De tiam tiu titolo tradicie apartenas al la gvidanto de la Etiopia Ortodoksa Eklezio. En letero al la reĝo Ezano kaj al ties frato Saizanas la romia imperiestro Konstancio la 2-a vane postulis ke Frumencio estu anstataŭigata per la arianisma episkopo Theophilos.

La Romkatolika Eklezio celebras la feston de Frumencio la 17-an de oktobro, la ortodoksaj eklezioj la 30-an de novembro, kaj la koptoj la 18-an de decembro.

Laŭ etiopia legendo Frumencio kreis la unuan etiopian tradukon de la Nova Testamento.

Literaturo

  • Heinzgerd Brakmann: Το παρα τοις βαρβαροις εργον θειον. Die Einwurzelung der Kirche im spätantiken Reich von Aksum ("la radikiĝo de la kristana eklezio en la malfruantikva regno de Aksumo"). Eldonejo Borengässer, Bonn 1994. ISBN 3-923946-24-4 (germane)

Eksteraj ligiloj