Frýdek-Místek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Frydek-Mistek)
Frýdek-Místek
germane Friede(c)k-Mistek, germane Friede(c)k-Freiberg (1939-1945), pole Frydek-Mistek
urbo
Místek, Placo de Svoboda, nordo
Emblemo de Frýdek-Místek
Flago
Oficiala nomo: Frýdek-Místek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Frýdek-Místek
Historiaj regionoj Teŝina princlando, Ĉeĥa Silezio, Moravio
Parto de Teŝinio parte
Montaro Subbeskida montetaro
Parto(j)
Historiaj urboj Frýdek, Místek
Rivero Ostravice
Situo Frýdek-Místek
 - alteco 291 m s. m.
 - koordinatoj 49° 41′ 17″ N 18° 21′ 13″ O / 49.68806 °N, 18.35361 °O / 49.68806; 18.35361 (mapo)
Areo 51,61 km² (5 161 ha)
Loĝantaro 54 188 (2023)
Denseco 1 049,95 loĝ./km²
Unua skribmencio 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 738 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 598003
Katastraj teritorioj 7
Urbaj partoj 0
Lokaj partoj 7
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Frýdek-Místek
Retpaĝo: www.frydek-mistek.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Frýdek-Místek (germane Friedeck-Mistek, ankaŭ Friedek-Mistek) estas urbo en Ĉeĥio kun 54 188 loĝantoj (2023), situanta 20 km sude de la urbo Ostrava. Duurbo ĝi estas ekde la 1-a de januaro 1943.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Janovice, Sedliště, Hukvaldy, Nošovice, Nižní Lhoty, Staré Město, Staříč, Raškovice, Žabeň, Sviadnov, Řepiště, Baška, Bruzovice, Dobrá, Fryčovice, Paskov kaj Palkovice.

La rivero Ostravice (germane Ostrawitza), kiu kreis la historian limon inter Moravio kaj Silezio, samtempe dividis ambaŭ urbojn situantaj en komerca vojo de la urbo Olomouc ĝis Teŝino kaj la pola urbo Krakovo. Moravia Místek estis fondita de episkopo Bruno el Olomouc plej malfrue en la jaro 1267 kaj ĝi estis neniam fortikigita. Silezia Frýdek sur la dekstra bordo apartenis al princlando el Teŝino. Ĝi estis fondita de Kazimír la 1-a, la princo el Teŝino, en la 1-a duono de la 14-a jarcento kiel barita urbo kun ovala bazplano kaj urbaj rajtoj. La urbo havis du portalojn kaj sep stratetojn, el kiuj kelkaj konserviĝis ĝis hodiaŭ. Sur monteto super la urbo estis en la sama tempo konstruita burgo por ŝirmado de těšína limregiono en la moravia-silezia limo.

Iom post iom en ambaŭ urboj evoluis metioj. En la jaro 1832 estis en Frýdek fondita la unua teksfabriko kaj en la jaro 1833 metalfandejo de Karolo.

La placon en Frýdek ĉirkaŭas unu kaj duetaĝaj domoj. Sed ĉiuj domoj estis fine de 19-a aŭ komence de la 20-a jarcentoj alikonstruitaj kaj ili akiris historiigajn fasadojn. En kastelo en Frýdek, kiu estis origine gotika burgo el la 2-a kvarono de la 14-a jarcento kaj kelkfoje ĝi estis alikonstruita, estas hodiaŭ loko de Silezia Muzeo.

Historiaj antaŭurboj de Místek kaj pli nova parto de centro cedis en la 60-aj kaj la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento al konstruado de landvojoj kaj panelaj loĝdomaroj.

En Frýdek-Místek vivis ankaŭ du judaj komunumoj. La unua preĝejo estadis en antaŭurbo de Místek, sinagogo estis konstruita en la jaro 1865 en Frýdek; en la jaro 1939 ĝi estis detruita de nazioj. Juda tombejo el la jaro 1822 kun portalo en secesa stilo estas en sudorienta parto de Frýdek. En Frýdek estas ankaŭ Muzeo de Beskydy.

En la urbo ĉiujare okazas internacia festivalo de infanaj folkloraj ensembloj kaj vico da pluaj aranĝoj.

Historio de la estiĝo de duurbo[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj skribaj fontoj dokumentas ekzistadon de la municipoj en Subbeskidio jam ĉirkaŭ duono de la 13-a jarcento. La vilaĝo markita kiel Friedeberg, pli poste Místek, aperas en la jaro 1267 en testamento de olomouca episkopo Bruno el Schauenburg. Frýdek kaj Místek estis memstaraj urboj dum la tutaj jarcentoj. Pro decido de naziaj oficoj el la jaro 1942 estis ambaŭ urboj al la 1-a de januaro 1943 kunigitaj en unu: Frýdek, nur la 1-an de januaro 1955 ĝi nomiĝas Frýdek-Místek. Interese estas, ke tiu ĉi parolturno aperis jam ekde fino de la 19-a jarcento kiel nomo de trajnstacio en Frýdek.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186913 617
188014 989
189017 413
190020 902
191022 914
192122 473
JaroLoĝantoj
193026 379
195022 073
196127 775
197039 100
198059 430
199163 808
JaroLoĝantoj
200161 400
201457 135
201656 879
201756 719
201856 334
201955 931
JaroLoĝantoj
202055 557
202153 698
202253 899
202354 188

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.