Fuĝo al Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giotto de Bondone, Fuĝo al Egiptio, 1304-1306, Kapelo de la Scrovegni, Padovo.
Caravaggio, Ripozo dum la fuĝo al Egiptio.

La Fuĝo al Egiptio estas epizodo de la infanaĝo de Jesuo. Inter ĉiuj libroj kiuj konsistigas la la kanonan Novan Testamenton, tiu epizodo estas registrita nur en la Evangelio laŭ Mateo (2,13-23), laŭ kiu Jozefo ŝajna patro de Jesuo, kune kun Maria kaj ĵusnaskita Jesuo, forfuĝas al Egiptio post la vizito de la saĝuloj ĉar li eksciis ke Herodo la Granda intencis murdigi la infanojn de la zono, kio tuj post okazos per la Masakro de la Senpekuloj; la epizodo ĉeestas ankaŭ en fontoj nekanonaj kaj en tradicioj de la Kopta Eklezio.

La evento ofte estas prezentita en la kristana arto, figura kaj literatura, ĉe multege da kulturoj.

Rakonto de la evangelio laŭ Mateo[redakti | redakti fonton]

Murikono reprezentanta la sonĝon de Jozefo, 11-a jarcento, preĝejo de Ateni Sioni, Kartvelio.

Laŭ la Matea rakonto, la magoj, aŭ saĝuloj, antaŭe vizitas la reĝon Herodon por informiĝi ĉe li kie troveblas la ĵusnaskita reĝo de la Judoj. Herodo, timante ke, la infano povus minaci lian tronon, provas lin mortigi (2, 1-8) ordonante la morton de ĉiuj infanoj havantaj du jarojn aŭ malpli. Sed anĝelo de la Sinjoro aperis dumsonĝe al Jozefo kaj lin avertas pri la danĝero, konsilante ke li prenu la infanon kaj ties patrinon kaj rifuĝiĝu en Egiptio: tiel ke Jesuo povu esti savita.

Post la morto de Herodo, la anĝelo reaperas dumsonĝe al Jozefo por komprenigi al li ke la familio povas reveni al sia teritorio: Jozefo, tamen, informiĝas ke en Judujo regnas la filo de Herodo, Herodo Arĥelao, kaj, timante pro la vivo de la infano, anstataŭ restadi en Judujo iras loĝi en Nazareto de Galilea.

Profetaĵo de Hoŝea[redakti | redakti fonton]

En Mateo estas citita (2,15) versego el la libro de Hoŝea (11,1) de la Malnova Testamento: “Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon”, kiu laŭ la evangelia aŭtoro estis profetaĵo plenumita per la reveno de Jesuo el Egiptio: “kaj restis tie ĝis la morto de Herodo; por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: El Egiptujo Mi vokis Mian filon” (2,15). Temas pri versego referencanta al historia evento de Eliro en kiu la izraela popolo estas dirita de Dio “'mia filo”, kiel jam antaŭe (4,22-23) «[...] Izrael estas mia filo [...] lasu foriri mia filo».

Aliaj rakontoj similtemaj[redakti | redakti fonton]

Rusa ikono de la 17-a jarcento reprezentanta la fuĝon al Egiptio. En la malsupera registro estas reprezentataj egiptaj idoloj kiuj mirakle ruiniĝante teren falas dum la pasado de Jesuo.

Se la Evangelio laŭ Mateo, unika kanona fonto transdonanta la rakonton de la fuĝo al Egiptio, silentas pri la jaroj travivitaj de la familio en Egiptio, la epizodo de la fuĝo kaj la vivo de Jesuo kaj de ties gepatroj en la egiptia tero estas priskribataj en diversaj rakontoj de la Apokrifoj de la Nova Testamento; tiuj ĉi fantaziumas pri palmarboj inkliniĝantaj antaŭ la pasanta Jesuo, pri dezertaj bestoj lin omaĝantaj, renkonto kun du rabistoj kiuj estos, poste, krucumitaj kun li, krom aldoni detalojn kiel la kuniĝon al la familio de Salomea kiel mamnutristino.[1]

La rakontoj pri la vivo de Jesuo en Egiptio plenumis gravan rolon en kaj artaj kulturoj de kristanaj popoloj, aparte en la Kopta Eklezio. Laŭlonge de la tuta Egiptio troviĝas diversaj preĝejoj kaj sanktejoj konstruitaj en lokoj kiuj estintus loĝitaj de la sankta Familio: la plej rimarkinda el tiuj estas la preĝejo de la sanktaj Sergio kaj Bako konstruita sur la domo supoze loĝita de Jesuo.

Historia kaj teologia valoro de la fuĝo al Egiptio[redakti | redakti fonton]

Iuj bibliistoj, aparte tiuj uzantaj la kriteriojn de la metodo historia-kritika ekstremmaniere, opiniigas ke Mateo pli ol historian eventon intencas priskribi la naturon de la Jesua persono elpensante eventojn simbole montrantajn, ekzemple, la antaŭanonciĝo kaj antaŭdestiniĝo de Jesuo kune kun la universaleco de la Jesua misio. Oni vidu bibliografion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fuĝo al Egiptio (Ŝranko de la arĝentaĵoj)
  • Albright, W.F. kaj C.S. Mann. "Matthew." The Anchor Bible Series. New York: Doubleday & Company, 1971.
  • Brown, Raymond E. The Birth of the Messiah: A Commentary on the Infancy Narratives in Matthew and Luke. London: G. Chapman, 1977.
  • Clarke, Howard W. The Gospel of Matthew and its Readers: A Historical Introduction to the First Gospel. Bloomington: Indiana University Press, 2003.
  • France, R.T. The Gospel According to Matthew: an Introduction and Commentary. Leicester: Inter-Varsity, 1985.
  • France, R.T. "The Formula Quotations of Matthew 2 and the Problem of Communications." New Testament Studies. Vol. 27, 1981.
  • Goulder, M.D. Midrash and Lection in Matthew. London: SPCK, 1974.
  • Gundry, Robert H. Matthew a Commentary on his Literary and Theological Art. Grand Rapids: William B. Eerdmans Publishing Company, 1982.
  • Jones, Alexander. The Gospel According to St. Matthew. London: Geoffrey Chapman, 1965.
  • Schweizer, Eduard. The Good News According to Matthew. Atlanta: John Knox Press, 1975

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foje, laŭ tiuj evangelioj, Jesuo estas riproĉata de la patro pro malobservoj kaj pro venĝaj reagoj kontraŭ kunuloj.