Fuĝo al Varennes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reveno de la reĝa familio al Parizo la 25-an de junio 1791. Kolora kupra plato laŭ desegnaĵo de Jean-Louis Prieur.

La tiel nomata fuĝo al Varennes de la 20-a kaj 21-a de junio 1791 estis fama epizodo de la franca revolucio, okaze de kiu la reĝo Ludoviko la 16-a kaj la reĝa familio malsukcese provis fuĝi el Parizo, maskovestitaj kiel la servantoj de rusa baronino. Ilia celo estis la fortresa, firme monarkisma urbo Montmédy en nordorienta Francio, el kie la reĝo esperis instigi kontraŭrevolucion. La reĝa familio estis tamen rekonita kaj arestita en la vilaĝo Varennes-en-Argonne.