Fuĝo for de libereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuĝo for de libereco
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Erich Fromm
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1941
Loko Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Eldonejo Farrar & Rinehart
Ĝenro Tesis Psicológica
vdr

Fuĝo for de libereco (titolo de libro verkita de Erich Fromm) estas nocio kaj koncepto, kiu priskribas kaj eksplikas kialojn kaj mekanismojn de psiko, kiuj instigas homon por propravola rezigno for de libereco. Tiaj mekanismoj devenas pro izoleco kaj malcerteco de moderna individuo. Li malkonfesas de memstareco por kuniĝi kun socia sistemo kaj tiel ricevi forton.

La koncepto konatiĝis, kiam Erich Fromm dum 1941 en Britio publikigis tiuteman libron kun la titolo Fear of Freedom, kiu en Usono represiĝis kaj diskonatiĝis sub la titolo Escape from Freedom.

Ideo pri fuĝo for de libereco ĉeestas antaŭ en la libroj de Wilhelm Reich. Li pensis, ke kialo de tiu fenomeno estas seksaj tabuoj, kiuj formadas specifan tipon de karaktero. Tiu karaktero speguliĝas en la korpo de homo kaj blokas vivan energion (biologi-elektra, ĝia nomo estas orgono) per kronika muskola tensio. Ial Erich Fromm ne referencis al la libro de Wilhelm Reich.

Citaĵo
 Demandu ordinaran leganton de ĵurnalo, kion li pensas pri iu politika problemo, kaj li prezentos al vi kiel “propran” opinion pli aŭ malpli ĝustan rerakonton de la legita; sed ĉe tio – kio estas sola por li grava afero – li kredas, kvazaŭ ĉio dirita de li estas rezulto de lia propra pensado. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.