Fu Xi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:NuwaFuxxi.gif
Fuxxi kaj lia fratino Nuwa.

Fu Xi (aŭ Fuxxi) estis la plej frua tribestro de Ĉinio, kiu estas registrita de la ĉinaj antikvaj historiaj libroj. Li vivis antaŭ 5.000 jaroj.

Laŭ legendo la naskiĝo de Fuxxi estis ege mistera. Iun tagon, kun milda brizo kaj brila suno, lia patrino, knabino nomata Huaxxu, ludis ĉe marĉo. Subite ŝi vidis grandan piedsignon. Ŝi miris kaj surpaŝis la piedsignon per siaj du piedoj. Tiel ŝi gravediĝis kaj poste naskiĝis Fuxxi.

Fuxxi havis plijunan fratinon nomatan Nuwa. Laŭ historiaj notoj la gefratoj havis apartan aspekton kun “draka korpo kaj homa kapo”. Tio fakte montras, ke Fuxxi probable estis estro de la tribo, kiu prenis drakon kiel totemon.

Fuxxi vivis en la epoko kun relative rapida disvolviĝado de produktoforto. Li faris multajn inventojn. Laŭ historiaj notoj, surbaze de naturaj fenomenoj kaj birdaj kaj bestaj spuroj Fuxxi kreis Ok Diagramojn, kiuj inkluzivas ĉiujn nomojn de diversaj aĵoj en la universo. Per Ok Diagramoj oni registris diversajn eventojn en la reala socio, kaj tiel finis la historion fari notadon de eventoj per ŝnuraj nodoj.

La kreado de Ok Diagramoj faris ŝnurojn superfluaj. Tiel Fuxxi inventis reton el plektado de ŝnuroj por fiŝkaptado. Li instruis al la popolanoj fiŝkaptadon kaj ĉasadon. Por celebri riĉrikolton, geedziĝon kaj aliajn gravajn eventojn, Fuxxi inventis muzikinstrumenton kaj komponis melodion, kio grandamezure riĉigis la materian kaj spiritan vivon de tiamaj popolanoj. Fuxxi ankaŭ instruis al la popolanoj la metodon por preni fajron el borado en ligno. De tiam oni ekkuiris manĝaĵojn kaj adiaŭis la sovaĝan vivmanieron.

La tribo de Fuxxi ĉefe aktivadis en la nunaj ĉinaj provincoj Shandong kaj Henan. Nun en Jining de la provinco Shandong ankoraŭ troviĝas la tombejo de Fuxxi. Ĉiujare en la tria tago de la tria monato laŭ la ĉina luna kalendaro vilaĝanoj el diversaj lokoj okazigas ceremonion por kulti tiun ĉi prapatron de la civilizacio de la ĉina nacio.

Laotse.JPG


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj