Fuenllana

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fuenllana
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Retpaĝaro Fuenllana
Demografio
Loĝantaro 301
Loĝdenso 5,02 loĝ./km2
Geografio
Areo 59.96
Mapo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Fuenllana [fuen'-jAna] (Ebena Fonto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi prezentas urbanismon tre regulan kun stratoj deklivaj ĉefe tiuj kiuj estas plej proksimaj al la kastelo.

Enhavo

[redakti] Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Fuenllaneros. La censita populacio en 2010 estis de 301 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,02 loĝ/km².

[redakti] Situo

Fuenllana estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 912 m. La areo de ties teritorio estas de 59.96 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°42′14″ N 3°46′35″ Ok.

Ĝi estas inter Villanueva de los Infantes (5 km) kaj Villahermosa (8 km). En la baseno de la rivero Gvadiano elfluas kaj trapasas la municipan teritorion la rojo Tortillo, alfluanto de la rivero Azuer.

[redakti] Ekonomio

Agrikulturo (cerealoj, olivarboj, vitoj kaj fruktoĝardenoj) kaj brutobredado.

[redakti] Historio

Estas prahistoriaj restoj kaj romia setlejo ĉe vojoj. La kastelo plej verŝjnae estis araba, post kristana konkero tie oni starigis preĝejon kaj ĉirkaŭ ĝi organiziĝis setlejo.

[redakti] Notoj


[redakti] Vidu ankaŭ

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj