Fuentelisendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fuentelisendo estas vilaĝo kaj municipo, en la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.

Geografio

Ĝi havas areon de 7.16 km² kun 100 enloĝantoj (2009).

Etimologio

La nomo Fuentelisendo venas de la antikva nomo Fuente Lisendro, kiu etimologie venas de Font Alesandro. Eĉ nuntempe kelkaj enciklopedioj kaj publikaj organismoj enhavas la antikvan nomon «Fuentelisendro».

Kiel toponimia kuriozaĵo, Fuentelisendo estas unu el la hispanaj municipoj kun la nomoj plej longaj en nur unu vorto (13 literoj).

Demografio

Demografia evoluo
1842 1857 1860 1877 1887 1897 1900 1910
393 587 606 566 581 535 514 485
1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991
471 511 510 552 413 285 172 141
1996 1998 2000 2002 2004 2006 2008 2010
118 115 125 118 111 106 98 ?

Eksteraj ligiloj