Fuentelsaz de Soria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentelsaz de Soria
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42162
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 2° 25′ U (mapo)41.866111111111-2.4147222222222Koordinatoj: 41° 52′ N, 2° 25′ U (mapo) [+]
Alto 1 078 m [+]
Areo 26,34 km² (2 634 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentelsaz de Soria (Provinco Sorio)
Fuentelsaz de Soria (Provinco Sorio)
DEC
Fuentelsaz de Soria
Fuentelsaz de Soria
Situo de Fuentelsaz de Soria
Fuentelsaz de Soria (Hispanio)
Fuentelsaz de Soria (Hispanio)
DEC
Fuentelsaz de Soria
Fuentelsaz de Soria
Situo de Fuentelsaz de Soria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentelsaz de Soria [+]
vdr

Fuentelsaz de Soria [fŭentelSAZ deSOrja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco, atribuita ankaŭ al la subkomarko Almarza.

La loknomo Fuentelsaz de Soria estas etimologie komprenebla kiel Fonto de la Saliko de Soria.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Fuentelsaz de Soria en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,34 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 63 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 270 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 15 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Fuentelsaz de Soria, Pedraza, Portelrubio kaj Aylloncillo. Ĝi limas kun Almarza, Garray, Los Villares de Soria, Fuentecantos, Buitrago kaj Renieblas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 11-a jarcento. En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 26 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.​ En frua dokumento ĝi aperas inkludita en la Sexmo de San Juan.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Aylloncillo kaj Pedraza. Meze de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Portelrubio.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]