Fuerteventura saksikolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kanaria saksikolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Saxicola
Specio: S. dacotiae
Saxicola dacotiae
(Meade-Waldo, 1889)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Kanaria saksikolo aŭ pli precize Fuerteventura saksikolo (Saxicola dacotiae) estas birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola. Ĝi estis iam konata kiel la Kanaria saksikolo pro la tiama ampleksa distriuo ĉe la Kanarioj. Sed nun estas loĝantaj birdoj kiuj troviĝas nur en la insulo de Fuerteventura kie ĝi estas konata per la loka nomo de Caldereta.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Fuerteventura saksikolo estas malgranda paserina birdo kiu estis klasita kiel inkludita en la iama "Komuna saksikolo" (Saxicola torquata), sed ĝi estas sufiĉe distinga; ŝajne ĝi estas kiel insula posteulo de la praa Eŭropa saksikolo kiu koloniigis la insulojn antaŭ 1-2 ma, dum la Frua Plejstoceno (Wink et al. 2002).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu saksikolo estas intermeza laŭ aspekto inter la Eŭropa saksikolo kaj la Brungorĝulo; ties grando kaj formo similas al tiuj de vigla Eŭropa ruĝgorĝulo. Ties supraj partoj estas ĝenerale kiel tiuj de la Brungorĝulo, sed pli kontrastaj, tio estas malhelbrunaj kun nigraj kapo kaj dorsostrioj. Ĝi havas pli purblankan superokulan strion kiu atingas malantaŭ okulon kaj tre purblankajn kolflankojn, kaj helbrunoranĝecan bruston kiu iĝas pli senkolora kaj pala pli sube kaj eĉ blankeca en suba ventro; ĉe tiu specio la koluma blanka strio estas pli markata ol la superokula strio. La pugo kaj vosto estas malhelaj, kaj la vosto havas blankan bildon videblan dumfluge. Estas ankaŭ blanka flugilstrio. La ino estas kiel eluzita versio de masklo, kun bruna, nigrostria kapo kaj sen blankaj kolmakuloj.

La masklo havas tiktakantan alvokon kiel ŝtonetfrapo, kaj altatonan kanton kiel de Eŭropa saksikolo.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas fidela al taŭgaj habitatoj. La ĉefaj lokoj por ĉeesto kaj reproduktado estas la nomataj barrancos, ravinoj kaj rokaj deklivoj kun tre disa (30-50 % malferma grundo) arbusteca vegetaĵaro (Illera et al., 2006). Kvankam ili foje kuraĝas eniri en pli malfermaj kaj aridaj areoj kiel tiuj nomataj malpaís (malnovaj laffluejoj kun ekeliranta vegetaĵaro), tiu specio preferas kampojn de palmoj kaj arbustejoj (Álamo Tavío 1975) kiel tiuj de ulekso Launaea arborescens, de Salsola vermiculata kaj la dorno Lycium intricatum (BirdLife International 2004). Maskloj kantas el videblaj ripozejoj, el kiuj la birdoj ankaŭ ĉasas insektojn dumfluge; eventuale ili kuraĝas al kampoj aŭ ĝardenoj por manĝo. Tute malferma habitato uzeblas nur por manĝigi la idojn (BirdLife International 2004).

La ino demetas 4-5 ovojn ĉiun ovodemetadon kaj kovas dum 13 tagoj; kutime oni faras po du ovodemetadojn ĉiujare.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas nune konsiderata Endanĝerita, ĉar konstruado, ĉefe turismo-rilata, invadas ties plej taŭgan habitaton (Illera et al., 2006). La populacio estas malfacile kalkulebla, sed plej probable inter 1300 kaj 1700 maturuloj (BirdLife International 2004), kaj ĉerte malpliiĝanta. Ĉefe la drasta terklarigado en la duoninsulo de Jandía estas izolanta la loka subpopulacion kaj igante ĝin vundebla al kontraŭaj efikoj de ties malgranda populacio.

Ankaŭ Dezertiĝado, pliigata de paŝtantaj kaproj kaj troa uzado de subteraj akvujoj, kontribuis al habitatoperdo. Katoj kaj la specio de la Nigra rato predas ovojn kaj idojn. Konservoplano ekzistis por tiu specio ekde 1999 (BirdLife International 2004). Pro ties alta reproduktindico, se oni sekurigas sufiĉan habitaton kaj oni forigas la predantojn, la specio povos facile repliiĝi per si mem.

La Ĉiniha saksikolo, subspecio murielae el la Insularo Ĉiniho ĉe Lanzarote, iĝis formortinta komence de la 20a jarcento. Kutime oni konsideris ke tio okazis ĉefe pro la degradado de habitatokvalito, fakte la formorto plej verŝajne okazis por enmetado de predantoj. Strange oni ne scias ke tiu specio loĝis en la apuda insulo Lanzarote.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Álamo Tavío, Manuel (1975): Aves de Fuerteventura en peligro de extinción. In: Asociación Canaria para Defensa de la Naturaleza (ed.): Aves y plantas de Fuerteventura en peligro de extinción: 10-32. Las Palmas de Gran Canaria. PDF plena teksto
  • Illera, Juan Carlos; Díaz, Mario & Nogales, Manuel (2006): Ecological traits influence the current distribution and range of an island endemic bird. Journal of Biogeography 33(7): 1192–1201. COI:10.1111/j.1365-2699.2006.01505.x (HTML resumo)
  • Wink, M.; Sauer-Gürth, H. & Gwinner, E. (2002): Evolutionary relationships of stonechats and related species inferred from mitochondrial-DNA sequences and genomic fingerprinting. British Birds 95: 349-355. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]