Fuji Television

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La AK Fuji Television (株式会社フジテレビジョン [kabuŝiki gajŝa fuĵi terebiĵon]; Angle :Fuji Television Network, Inc. ) TYO 4676 estas Japana televida reto baziĝanta en Odaiba, Minato-kvartalo, Tokio, Japanio. Ĝi estas konata kiel Fuji TV (フジテレビ [fuji terebi] ) aŭ CX (laŭ callsign JOCX-TV ). Ĝi estas la flagŝipa TV-stacio de Fuji News Network (FNN) kaj Fuji Network System (フジネットワーク) aŭ FNS. Ĝi ankaŭ havas rilaton kun Nippon Broadcasting System, Inc.

Oficejoj[redakti | redakti fonton]

La centra oficejo en Odaiba estas konata pro ĝia ekscentra arkitekturo

La centra oficejo estas lokigita ĉe 2-4-8, Daiba, Minato-kvartalo, Tokio, Japanio. La Kansaja oficejo troviĝas ĉe Aqua Dojima East, Dojima Kita-kvartalo, Osako, Osako, Japanio. La Nagoja Oficejo troviĝas ĉe Telepia, Higashi-sakura, Higaŝi-kvartalo, Nagojo, Aiĉi, Japanio.