Fuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fuko aŭ vezika algo (Fucus vesiculosus) estas algogenro el la grupo de brunalgoj, tre disvastiĝanta sur la norda hemisfero, precipe en la bordaj regionoj de la Norda maro, Orienta maro, la Atlantiko kaj la Pacifiko. Ĝi kreskas sur rokoj, ŝtonoj kaj lignoj.

En la 19-a jarcento, fuko estis la ĉefa fonto de la kemia elemento jodo, malkovrita en 1811. Ĝi havas hodiaŭ gravecon en la naturaj metodoj por la maldikiĝo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La forte varia makroalgo longas de 30 ĝis 100 cm. Ĝi konsistas el talo kaj la adhera plato. La koloro de la talo varias de la olivverda ĝis nigrabruna. Karakteriza estas la poare aranĝitaj gasvezikoj, kiuj helpas ŝvebadon de la algo. Dum maltajdo, fuko protektas sin per mukotavolo kontraŭ la elsekiĝo.

Somere troviĝas vezikoj kun ĵelea enteno kaj veruksimila surfaco ĉe fino de la stango. Tiuj vezikoj entenas seksajn ĉelojn, kiuj eliras tra la poroj el la veziko kaj fekundigas aliajn algojn en la proksimo. El tio estiĝas la juna stadio de la algoj, la svarmoĉeloj, kiuj adheras sur konvenaj lokoj kaj ekkreskas. La fuko estas do diploida sporofito; gametofitoj tute mankas, ke la fukaloj (ordo Fucales) estas la solaj plantoj, kiuj multobliĝas kiel la bestoj: haploidoj estas nur la (aniso-) gametoj.

Kreskoformo subakve

Ekonomia kaj medicina uzo[redakti | redakti fonton]

Fuko entenas mukaĵon, alginon, mannitolon, beta-karotinon, zeaksantinon, jodon, bromon, kalion, volatilajn oleojn kaj aliajn mineralojn.

En Japanio, la algo estas surtabligitia kiel legomo. En Eŭropo, la vezika fuko estas uzata en la nutraĵa industrio kiel aldonaĵo kaj aromaĵo.

Pro la granda jodenteno, fuko estis uzata longtempe kontraŭ kropo. Oni uzis ĝin ankaŭ por mildigo de la plendoj, doloroj, kiujn kaŭzas reŭma artrito. Ĉar oni supozis, ke efikaĵoj de la vezika fuko pligrandigas la bazan metabolismon, oni uzis ĝin ekde mezo de la 19-a jarcento pro traktado de la trodikiĝo. Fuko estas ankoraŭ hodiaŭ parto de multaj malapetitaĵoj. Oni uzas ĝin plue por traktado de reflua ezofagito kaj kiel laksigaĵo. Oni malrekomendas uzon de fuko okaze de trofunkcio de tiroida glando, kormalsanoj kaj gravedeco.