Fulda

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La katedralo de Fulda


Kongresa halo "Esperanto"

Fulda estas urbo en la germana federacia lando Hesio kun 64.000 logantoj. Ĝi estas administra sidejo de la distrikto Fulda. Krome ĝi estas sidejo de episkopo (diocezo Fulda) kaj ankaŭ sidejo de la Germana episkoparo (Deutsche Bischofskonferenz).

Ĉefa turisma allogaĵo estas la Katedralo de Fulda, en kiu troviĝas la tombejo de la misiisto Sankta Bonifacio.

En Fulda troviĝas la hotelo kaj Kongresejo Esperanto.