Fulda
Fulda estas urbo en la germana federacia lando Hesio. Ĝi estas administra sidejo de la distrikto Fulda. Krome ĝi estas sidejo de episkopo (diocezo Fulda) kaj ankaŭ sidejo de la germana episkoparo (Deutsche Bischofskonferenz). Fine de decembro 2022 la urbo havis 69 968 loĝantojn.
Ĉefa turisma allogaĵo estas la Katedralo de Fulda, en kiu troviĝas la tombejo de la misiisto Sankta Bonifacio.
Esperanto
En Fulda troviĝas la hotelo kaj Kongresejo Esperanto. Apud ĝi, situas strato nomata "Esperantostraße" kaj placo je nomo "Esperantoplatz".
|